Wincenty Smolak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wincenty Smolak
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1941 (1941-11-30)
en Lvivo
Morto 11-an de marto 2016 (2016-03-11) (74-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Wincenty SMOLAK (naskiĝis en 1942 en Lvovo, mortis la 11-an de marto 2016 en Krakovo) – pola geofizikisto, bredisto de huculaj ĉevaloj, socia aganto, pioniro de ĉevalterapio en Pollando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel junulo estis skolto de la 3-a Krakova Skolta Teamo je la nomo al generalo Kazimierz Pułaski. Laŭ edukiteco geofizikisto, akiris gradon de doktoro-inĝeniero pri geofiziko, kunfondinto de la Pola Societo de Amikoj pri Terscienco. De 1980 estis ligita kun Soldat-Rondo de la 3-a Regimento de Ĉeval-Pafistoj je la nomo al kolonelo doktoro Bronisław Lubieniecki. Li okupiĝis pri bredado de huculaj ĉevaloj. Plurjara membro kaj poste la honora de Pola Asocio de Ĉeval-Bredistoj, fondinto kaj la unua prezidanto de Krakova Filio de la Asocio de Ĉeval-Bredistoj kaj estrarano de la tegmenta asocio (PZHK). Ankaŭ membro-fondinto de Pola Societo de Ĉevalterapio, kiun prezidis en la jaroj 1992–2000 kaj estis honora prezidanto en la jaroj 2000–2016.

Entombigita la 19-an de marto en Korzkiew (Distrikto Krakova)

Elektitaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (2002),
  • Honora Arĝenta Pola Rajdista Insigno,
  • Ora Honora Distingo de la Pola Societo de Ĉevalterapio (2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]