Wolfgang Hagenauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tomboslabo por Wolfgang Hagenauer, kripto nr. 52 je Petra tombejo (arkadoj)

Wolfgang HAGENAUER (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1726 en Ainring, mortinta la 16-an de decembro 1801 en Salcburgo) estis konata salcburgia arĥitekto. Fratoj liaj estis Johann Baptist Hagenauer kaj Johann Georg Hagenauer.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparano li ĝuis apogon fare de la onklo Lorenz von Hagenauer, riĉa komercisto kaj mecenato de Wolfgang Amadeus Mozart. Fariĝinte frue orfa li venis trejnaden al ĉarpentisto salcburga. En 1755 li iris Vienon por studi arĥitekturon, kion ebligis stipendio de Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach. Reveninte en 1759 al Salcburgo li iĝis princa kamerlengo. En 1760 oni nomumis lin kortega ĉefkonstruisto. Liaj unuaj konstruaĵoj, preĝejo en Itter (Distrikto Kitzbühel) en 1762 kaj la kirko de Buchbach en 1763 atestis ŝaton de klasikisma stilo.

Inter 1764 kaj 1771 laboris li kune kun la frato Johann Baptist von Hagenauer, la posta estro de la Viena akdemio. Samtempe li fondis privatan desegno-lernejon en Salcburgo. Tiutempe estiĝis la pordego Siegmundstor kaj la Maria statuo sur la placo antaŭ la katedralo de Salcburgo.

En sia rolo Hagenauer kontrolis ĉiujn konstruprojektojn en la lando. Li kreis kirkojn kaj altarojn, la longan navon de la paroĥa kirko de Hallein aktivante por Mattsee, Bergheim (Georgo-kirko), Elsbethen, Matrei kaj Brixen im Thale (Distrikto Kitzbühel). En 1791 li ankoraŭ respondecas pri planoj de la sthona ujo-sekurigo Saalach apud Hammerau. Kiel la edzo li mortis en la aĝo de 75 jaroj pro tifoida febro.[1] Entombigo estis sur la Petra tombejo Salcburge; apude kuŝas lia frato Johann Georg.

Apud flego de klasikismo li ĉiam ŝatis fari monumentajn aĵojn; pli malfrue li enplektis malfruajn rokoko-elementojn.

Lin edzigis en 1772 Maria Elisabeth Gasser. Kun ŝi li havis tri filinojn kaj du filojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Badeschloß en Bad Gastein
  • 1762–1764 paroĥa kirko en Itter (novkonstruo)
  • 1764/65 Siegmund-pordejo en Salcburgo
  • 1764–1766 Preĝejo Mario Bona konsilo en Böckstein (Bad Gastein)
  • 1764–1770 kirko en Buchbach
  • 1766 Mattsee (longa navo)
  • 1766/1767 turo de al konventa kirko je Mattsee
  • 1766–1771 Maria statuo sur la salcburga Katedralplaco
  • 1767 Capeln-ejo por pastroj, Klagenfurt
  • 1767 altaro por la Capeln-ejo
  • 1768/1769 kun Christian Glaner: paroĥa kirko de Großarl
  • 1769–1775 longa navo por la paroĥa kirko de Hallein
  • 1772–1778 paroĥa kirko en Zell am Ziller (distrikto Schwaz)
  • 1777 Elizabeto-kirko den Elsbethen - plano de nova uesta turo
  • 1777 paroĥa kirko por Matrei in Osttirol (nur plano)
  • 1783–1785 kirko de Stuhlfelden
  • 1785 ĉefaltaro por Stuhlfelden (tiuregione la ununura marmoraltaro!)
  • 1785 pligrandigo de la paroĥa kirko de Embach (Lend)
  • 1788 paroĥestra ejo en Eugendorf
  • 1790–1797 paroĥa kirko en Brixen im Thale, nova konstruo
  • 1791 sekurigo de la ujo de Saalach apud Hammerau
  • 1791 paroĥa kirko en Weißbach bei Lofer, novkonstruo
  • 1797–1798 paroĥa kirko je Hallwang, renovigo de la turo kaj de la kariljono

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Martin: "Beiträge zur Salzburger Familiengeschichte. 51. Hagenauer." Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Jahrgang 78. Verlag der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, Salzburg 1938, p. 150
  • Adolf Haslinger und Peter Mittermayr: Salzburger Kulturlexikon. Residenzverlag, Salzburg 2001, ISBN 3-7017-1129-1.
  • biografio ĉe BLKÖ

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sterbebuch: Salzburg-Dompfarre, volumo IV, p. 812 (registro de mortintoj)