Woody Herman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woody Herman en 1976

Woody Herman (fakte Woodrow Charles Thomas Herman; * 16-an de majo 1913 en Milvokio, Viskonsino; † 29-an de oktobro 1987 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaz-klarnetisto, kantisto kaj bandestro.

Biografio

Herman, kiu validis kie muzika mirinfano pri la klarneto, jam en la aĝo de naŭ jaroj prezentis publike en vodevilo-teatrejo (ankaŭ kiel kantisto kaj dancisto). En 1930 li forloĝiĝis de Milvokio kaj tranprenis post mallongaj gastprezentadoj ĉe Harry Sosnick kaj Gus Arnheim en 1936 la kernon de la bandego de Isham Jones, al kiu li apartenis ekde 1934. En 1936 la bando de Jones lanĉis siajn ununurajn unuarangajn sukcesaĵojn kun Herman kiel kantisto kun la kantoj Life Begins When You’re in Love kaj There’s No Greater Love.

La unua ensemblo de Herman komence nomiĝis The Band That Plays The Blues; fine de 1936 la bando unuafoje prezentis en Roseland je Broklino kaj lanĉis en oktobro de 1937 unuan etan furoraĵon per I Double Dare You (#18). En 1939 li lanĉis per Woodchopper’s Ball furoraĵon, kiu vendiĝis pli ol milionoble. Tio estis la trarompo al unu el la ĉefaj orkestroj de la malfrua svingepoko. Gravaj muzikistoj el ĉi tiu tempo estis Joe Bishop kaj Gordon Jenkins. Fine de 1939 ĝi anstataŭis la bandon de Glenn Miller en Glen Island Casino kaj ludis du fojojn en Famous Door.

Woody Herman estis elstara virtuozo de sia instrumento, dumvive forte influita de la ludotekniko de Frank Trumbauer. Li kunmetis dumpase de sia kariero multajn sukcesajn orkestrojn, kiujn li nomis Herd resp. Herman’s Herd.[1] Famaj muzikistoj, kiuj ludis en liaj bandegoj, estis i.a. la ritmosekcio el frapinstrumentisto Dave Tough, basisto Chubby Jackson, gitaristo Billy Bauer kaj pianisto Ralph Burns samkiel la saksofonistoj Stan Getz kaj Flip Phillips kaj la trumpetistoj Shorty Rogers samkiel la fratoj Pete kaj Conte Candoli. Rogers laboris same kiel Neal Hefti kaj Ralph Burns ankaŭ kiel aranĝisto por Herman. Per la unua orkestro Herman sukcesis per furoraĵoj kiel Caldonia, Laura kaj Northwest Passage. Ili impresis ankaŭ la klasikmuzikan tendaron - Igor Stravinskij estis de la povoj de la bando tiom ege impresita, ke li komponis por ĝi en 1945 Ebony Concerto. Kantistino de la unua hermana orkestro estis Frances Wayne; kun ŝi la bando lanĉis furoraĵon per Happiness Is Just a Thing Called Joe.

Post kiam Dave Tough, Hefti kaj Wayne estis forlasintaj la bandon, Woody Herman iomete ŝanĝis la instrumentistaron; komence de 1946 alvenis vibrafonisto Red Norvo. Post paŭzo Herman grupigis sian duan orkestron en 1947 je Los-Angeleso, kun la mita saksofonsekcio Four Brothers, tiam el Getz, Zoot Sims, Serge Chaloff, Herbie Steward (en 1948 Al Cohn anstataŭ Steward, pli malfrue kun Gene Ammons, Jimmy Giuffre, Richie Kamuca ktp.). La titolon komponis Jimmy Giuffre (por tri tenoroj kaj baritono), kiu donis al ĉiu el la „frato“ po unu soloo antaŭ la kunludado en la finalo. La dua orkestro, per kiu Herman ankaŭ akceptis bibop-influojn (ekz. en Lemon Drop), ekzistis ĝis 1949, kiam Herman akceptis dungitecon en Kubo, la tri orkestro ekzistis ekdee 1949 ĝis 1955. Kun ĝi li koncertvojaĝis tra Eŭropo en 1954. Post tio li ludis alterne en bandetoj kaj por pli grandaj koncertvojaĝoj (ekz. en Sudameriko je 1958) kun bandegoj.

Kun la kvara orkestro (ekde 1963) li denove vojaĝkoncertis, ekz. en 1965 je la festivalo de Antibes kaj je Basin’ Street West en San-Francisko, kie ekestis la koncertalbumo Woody's Winners. En 1966 Herman gastludis en Eŭropo, en 1968 je la Newport Jazz Festival kaj en 1969 je Germanujo. Oktobron de 1974 li akompanis per sia orkestro Frenkion Sinatra je ties televidkoncerto The Main Event en Madison Square Garden, kiun vidis tutmonde miliardo da spektantoj kaj superis la spektantan intereson por la unua surluniĝo. Ĝis en la 1980-aj jaroj li restis sukcesa bandegestro.

Dum la 1950-aj kaj 60-aj jaroj la bandego de Herman eksperimentis ankaŭ ofte per elementoj de modernaj ĵazstiloj kiel malpasia ĵazo kaj bibopo, kiujn ĝi lerte kunplektis kun la formoj de la tradicia ĵazo. Krom lia graveco kiel unu el la ĉefaj svingoklarnetistoj (kune kun Benny Goodman kaj Artie Shaw), estis precipe la kapablo de Herman kiel organizanto de novigaj kaj kreivaj ensembloj, kiuj elstarigas lin el la ĵazmuzikistaro de la 20-a jarcento.

La kantisto

Lia biografiisto George T. Simon akcentas ankaŭ lian gravecon kiel kantisto; li kantis multajn komediajn, blusajn kaj svingajn titolojn, impresis tamen plej multe kiel baladokantisto, ekzemple je It’s a Blue World, This Time the Dream’s on Me oder I'll Remember April. Li ankaŭ kantis ekzotaĵojn kiel Pancho Maximilian Hernandez kaj Cowboy Rhumba kaj estis duopo-kunulo de Bing Crosby, Peggy Lee, Billy Eckstine, Dinah Shore kaj Nat Cole. Post kiam lia kanto Laura por diskeldonejo Columbia estis sukcesa, li sonregistris en 1957 kun akompanmuzikistoj kiel „Sweets“ Edison, Charlie Shavers, Ben Webster kaj Marty Paich kiel aranĝisto la albumon Songs for Hip Lovers. Verkisto Will Friedwald montras sur tion, ke Herman estis fama precipe kiel kantisto, antaŭ ol li en 1939 lanĉis per Woodchopper’s Ball sian grandan instrumentan furoraĵon, kaj ke lia kanto entenis ĉiujn trajtojn de kantado el la 30-aj, 40-aj kaj 50-aj jaroj; „lia voĉo estis grava por li kiel infana stelulo de vodevilo kaj poste kiel gastmuzikisto en diversaj el la ĉefaj blankulaj dancbandoj de la tridekaj jaroj“,[Friedwald 1] ekz. ĉe Tom Gerun, Harry Sosnick, Gus Arnheim kaj Isham Jones. Per soloistoj el la orkestro de Jones Herman kunmetis sian propran bandon Band That Plays the Blues. Jack Kapp laborigis la bandon de Herman kiel B-bando kun pecoj, kiuj alikaze neniu volis ludi. Ankoraŭ komence de 1939 la kantfuroraĵoj de Herman egalrangis kun liaj instrumentaj sukcesaxjoj.[Friedwald 2]

Citaĵoj

Ni fakte neniam havis la senton, labori por ĉi tiu homo, sed pli ĝuste kun li. Li respektas, kion ni faras, kaj li ankaŭ sentigas tion al ni. Kaj la buboj rekonas lin kaj respektas lin. Pro tio ili laboras des pli. Nat Pierce [Simon 1]
Neniu renoma bandestro estis kaj de la viroj, kiuj laboris por li, kaj ankaŭ de tiuj, por kiuj li laboris, pli ŝatata. Leonard Feather [Simon 2]


Literaturo

  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern 1992, ISBN 3-85445-075-3
  • Studs Terkel: Giganten des Jazz. Zweitausendeins, Frankfurt 2005, ISBN 3-86150-723-4
  • Woody Herman & Stuart Troup: Woodchopper's Ball. Dutton, N.Y.; Germanlingva eldono Vieno 1992, ISBN 3-85445-067-2
  • Steve Voce: Woody Herman. 1956, 1991
  • George T. Simon: The Big Bands. Schirmer Books 1981 (kun intervjuo de Herman)
  • Gene Lees: Leader of the Band- life of Woody Herman. Oksfordo 1997
  • William Clancy, Audree Kenton: Woody Herman- chronicles of the Herds. Schirmer Books 1995
  • Bohländer k.a.: Reclams Jazzführer. 1989

Referencoj

  1. Komp. Simon, p. 228. Simon raportas, ke li mem proks. 1944 en la ĵazrevuo Metronome enkondukis la nomon Herman’s Herd por nomi la orkestron.
  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern 1992, ISBN 3-85445-075-3
  1. Cit. laŭ W. Friedwald, p. 249.
  2. Komp. Friedwald, p. 249.
  • George T. Simon: Die Goldene Ära der Big Bands. Hannibal-Verlag, Höfen 2004, ISBN 3-854-45243-8
  1. Nat Pierce, cit. ĉe Simon, p. 224.
  2. Nat Pierce, cit. ĉe Simon, p. 225.