Yılmaz Güney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yılmaz Güney
Persona informo
Naskonomo Yılmaz Pütün
Aliaj nomoj Çirkin Kıral (Ugly King)
Naskiĝo 1-an de aprilo 1937 (1937-04-01)
en Adana
Morto 9-an de septembro 1984 (1984-09-09) (47-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Familio
Edz(in)o Nebahat Çehre
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristofilmmuntisto • poeto • produktoro
Verkoj Yol
vdr

Yılmaz Güney (elp. Jilmas Guenej, naskiĝis la 1-an de aprilo 1937 en Adana, Turkio, mortis la 9-an de septembro 1984 en Parizo), estis zazaa-kurda reĝisoro, sceneja artisto, verkisto kaj aktoro[1][2]. Li estas plej konata pro la filmoj Yol, La grego kaj lia lasta filmo kiu titoliĝis Muren (Muro). La filmo Yol (elp. jol) ricevis la oran palmon en la kinfestivalo en Kane (fr: Cannes), Francio, dum la filmo estis malpermesita en Turkio.

Kiam Güney komprenis ke liaj eblecoj fari filmojn en Turkio praktike nuliĝis, li fuĝis al Parizo en 1981 por eskapi 100-jaran malliberejan punon. Lia lasta ago favore al la kurdoj estis lia engaĝo fondi la Kurdan Instituton en Parizo[3].

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Güney dum siaj 26 jaroj en la filmmondo reĝisoris au kunlaboris en 111 filmoj, kiuj plejofte temis pri maljustaĵoj en la kurdiaj kaj turkiaj socioj. La malliberejo estis ofte ripetata temo en la filmoj de Güney.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pendleton, David. Yilmaz Güney: From "Ugly King" to Poet of Despair Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160307161613). Harvard Film Archive. Alirite la 7-an de decembro 2015.
  2. Yilmaz Güney. Svensk Filmdatabas. alirite la 7-an de decembro 2015.
  3. (eo) Kurdo Baksi, El Arbetaren, en: Liberecana Ligilo, n-ro 68, p.10, 1990