Zablon Simintov
Zablon Simintov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1958 (66-jaraĝa) en Herato |
Loĝloko | Kabulo |
Ŝtataneco | Afganio ![]() |
Okupo | |
Okupo | carpet seller (en) ![]() ![]() |
Zablon Simintov (darie/paŝtune زابلون سیمینتوف; hebree זבולון סימן-טוב, n. en 1959 en Herato[1]) estas afgana tapiŝkomercisto kaj restaŭristo konsiderita la lasta restanta judo en Afganio. Li estas ankaŭ la zorganto de la sola sinagogo en Kabulo.[2][3][4][5] Lia nomo estis ankaŭ transskribita kiel Zebulon Simentov, Zabolon Simentov kaj Zabolon Simantov. Li havis kuriozan rilaton de amikeco kaj malamikeco kun la antaŭlasta alia restanta judo en Afganio nome Iŝak (Isaak, Jitsak) Levin, kiu mortis la 26-an de januaro 2005, en aĝo de ĉirkaŭ 80 jaroj. Inter ambaŭ estis kvereloj pri ebla elmigro al Israelo kaj zorgado de la sinagogo.
Simintov vivis supre ekde 1998, Levin vivis malsupre ĝis sia morto en 2005, kiam Simintov iĝis la lasta judo kredita esti en Afganio kaj la nura loĝanta prizorganto de la sinagogo. Por kaŝvesti la sinagogon de ekstere, Simintov ekde 2009 funkciigis kebabrestoracion de la konstruaĵo nomita Balĥ Bastan ("antikva Balĥ"), sed en 2014 refermis la restoracion lasante la eksteran restoracian aspekton, ĉar tiam la eksterlandaj usonaj kaj internaciaj soldatoj en la urbo malplimultiĝis kaj sekve malplimultiĝis la restoraciaj klientoj. Ĉiun ŝabaton, Simintov legis la Toraon de la sinagoga podio (hebree בּימה, bimah). Simintov forlasis Afganion en 2021.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jason Motlagh. "The last Jew in Afghanistan", San Francisco Chronicle, la 2-an de septembro 2007.
- ↑ N.C. Aizenman. "Afghan Jew Becomes Country's One and Only", Washington Post, 27-a de januaro 2005, paĝo A10.
- ↑ artikolo Now I'm the only Jew in the city en la gazeto The Times la 29-an de januaro 2005, arkivigita la 11-an de marto 2007
- ↑ "'Only one Jew' now in Afghanistan", BBC News, 25-an de januaro 2005.
- ↑ Martin Fletcher. "The last Jew in Afghanistan", NBC News, 14-a de junio 2008. Arkivigite je 2008-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-16. Alirita 2016-09-18 .