Zabok
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
Zabok estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 16 komunumoj apartenas al la municipo.
- Areo de la municipo: 34 km²
- Supermara alteco: 186 m
- Loĝantaro: 9 360
- Poŝtkodo: 49 210
- Telefonprefikso: 49
- Aŭtokodo: KR
Situo[redakti | redakti fonton]
Zabok situas en valo de rojo, ĉefvojoj kaj fervojoj estas al Varaždin, Zagrebo kaj Celje (Slovenio).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri la loko devenis de 1335. Ĝis Traktato de Trianon Zabok apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando laŭ persona unio ekde 1091, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.