Zaide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaide
nefinita verko • muzika verko aŭ komponaĵo • drama muzika verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Wolfgang Amadeus Mozart
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro Kantoteatraĵo
vdr

Zaide (origine, Das Serail, La haremo) estas nefinita german-lingva opero, K. 344, verkita de Wolfgang Amadeus Mozart en 1780. Imperiestro Jozefo la 2-a, en 1778, estis plananta formadon de opera kompanio por la celo ludadi germanlingvan operon. Kondiĉo postulita de la komponisto por aliĝi al tiu kompanio estis ke li verku komikan operon. En Salcburgo en 1779 Mozart eklaboris por nova opero (nune konata kiel Zaide kvankam Mozart mem ne donis tian titolon). Ĝi enhavas parolitan dialogon, kio klasigas la verkon kiel Singspiel (laŭvorte, "kantoverko"). Nur la arioj kaj la korusoj el la unuaj du aktoj estis komponitaj. Estas perditaj overturo kaj tria akto.

Estis populara tiam ĉe operoj priskribi la elaĉeton de sklavigitaj okcidentanoj el la islamaj kortegoj, ĉar islamaj piratoj estis tiam predanta en Mediteraneo ŝipojn, partikulare por akiri sklavojn por diversaj celoj. Tiu opero rakontas la klopodojn de Zaide por savi sian amaton, Gomatzm anstataŭ havi feliĉan vivno kun la Sultano. La intrigo montras kelkajn similaĵojn kun la verko de Voltaire nome Zaïre.

La komponisto ĉirkaŭ 1780.

Mozart estis komponanta por germanlingva libreto de Johann Andreas Schachtner, kies agado okazas en Turkio, kio estis la scenejo de lia venonta, kompletita prisava Singspiel (nome Die Entführung aus dem Serail). Li abandonis Zaide, por labori por Idomeneo, re di Creta, kaj neniam revenis al la projekto. La verko perdiĝis ĝis post lia morto, kiam Constanze Mozart, lia edzino, trovis ĝin en liaj disaj manuskriptoj en 1799. La fragmentoj ne estis publikigitaj ĝis 1838, kaj ties unua ludo okazis en Frankfurto la 27an de Januaro, 1866, nome 110a datreveno de la nasko de Mozart. Oni diris, ke Zaide estas la fundamento de majstroverko, kaj ricevis kritikan laŭdon. La delikata kanto de soprano, "Ruhe sanft, mein holdes Leben" estas la nura muzikpeco kiu povas esti iom konsiderata familiara.

Famaj arioj[redakti | redakti fonton]

Akto 1a

  • "Herr und Freund, wie dank ich dir!" – Gomatz
  • "Ruhe sanft, mein holdes Leben" – Zaide
  • "Nur mutig, mein Herze" – Allazim
  • "O selige Wonne!" – Terzetto (Trio) Zaide, Gomatz, Allazim
  • "Rase, Schicksal" – Gomatz

Akto 2a

  • "Der stolze Löw' lässt sich zwar zähmen" – Sultano Soliman
  • "Ich bin so bös als gut" – Sultano Soliman
  • "Ihr Mächtigen seht ungerührt" – Allazim
  • "Tiger! Wetze nur die Klauen" – Zaide
  • "Trostlos schluchzet Philomele" – Zaide
  • "Wer hungrig bei der Tafel sitzt" – Osmin