Zalamerenye
Zalamerenye [zalamerenje] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa. Ĝis 1892 la oficiala loknomo estis Merenye.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 8747
- Telefonprefikso: 93
- Koordinatoj: 46.57552N 17.09635E
Situo
[redakti | redakti fonton]Zalamerenye situas en Montetaro Zala sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Zalakaros troviĝas 4, Nagykanizsa 20, Pacsa 21, Balatonszentgyörgy 25, Hévíz, Keszthely kaj Marcali po 30 kilometrojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri Pölöskefő devenis proksimume el 1203. En 1548 kaj 1566 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1828 vivis tie 418 homoj en 55 domoj. En 1960 la komunumo ricevis la titolon "Kolĥoza Vilaĝo". Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko. La municipa administracio en Zalakaros, la bestkuracejo en Garabonc funkcias. En Zalamerenye migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka Preĝejo Sankta Mikaelo (Zalamerenye) de 1760
- akvomuelejo
- paroĥo el la 18-a jarcento
- akvorezervujo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Zalamerenye naskiĝis bibliotekisto István Monok.