Zapardiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zapardiel
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 051 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Avilo
vdr

Zapardiel [zaparDJEL] estas rivero en Hispanio, regiono Kastilio kaj Leono, alfluanto de la rivero Doŭro, de antikva loĝado kaj delonga historio; ties akvokvanto estas malabunda, neregula kaj aktuale tro poluita; ĝi trafluas almenaŭ grandan parton de la provincoj Avilo (kie ekfluas) kaj Valadolido (kie enfluas). Ĝi ekfluas ĉe la Laguna de San Martín de las Cabezas (Montaro de Avilo), en la municipo El Parral (Avilo), trapasas ĉe Rivilla de Barajas kaj Fontiveros (Avilo) kaj, tra Medina del Campo (Valadolido); kaj finfine enfluas je alteco de 673 msm, al la maldekstra bordo de la rivero Doŭro, ĉe Tordesillas.

Alta akvo de la rivero Zapardiel (1997). Kompare kun la foto de la tabelo.

Parto de la areo estas Birdoprotekta Areo ZEPA.

Miguel de Cervantes menciis tiun rivereton en sia verko Viaje del Parnaso, dirante: «Zapardiel, famoso por su pesca» (Zapardiel, fama pro sia fiŝkaptado). La nomo Zapardiel eble devenas el hebrea vorto capardelh kiu signifus «rivero de ranoj» nome «ranrivero», transigita tra la lokaj araboj.

La rivero Zapardiel nomas kelkajn loĝlokojn kiel Zapardiel de la Cañada kaj Zapardiel de la Ribera.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • García-Amilibia, Alonso; Escudero Barbero, Rosario; Fernández Delgado, José Manuel; Fernández Pérez, Luis; Herreros Espinosa, José Ignacio y Tejero de la Cuesta, José María (1990). Mapa Hidrológico de Castilla y León. Junta de Castilla y León. Depósito Legal: M-18321.
  • Gómez Izquierdo, Agustín (2000). Introducción a la historia de Zapardiel de la Cañada. Nepublikigita.