Zarzuela del Monte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zarzuela del Monte
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40152
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 494  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 4° 20′ U (mapo)40.808611111111-4.3363888888889Koordinatoj: 40° 49′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 005 m [+]
Areo 28,38 km² (2 838 ha) [+]
Zarzuela del Monte (Provinco Segovio)
Zarzuela del Monte (Provinco Segovio)
DEC
Zarzuela del Monte
Zarzuela del Monte
Situo de Zarzuela del Monte
Zarzuela del Monte (Hispanio)
Zarzuela del Monte (Hispanio)
DEC
Zarzuela del Monte
Zarzuela del Monte
Situo de Zarzuela del Monte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarzuela del Monte [+]
vdr

Zarzuela del Monte [zarZŬEla delMONte] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Zarzuela del Monte estas etimologie komprenebla kiel Rubuseto de la Monto. Tiukadre aperas ok rubusplantoj sur arĝenta koloro ĉirkaŭ tri oraj spikoj en la blazono reprezentantaj la tritikaktivecon.

Zarzuela del Monte en la provinco Segovio.
Mudeĥara absido kaj sonorilturo de la preĝejo de Sankta Vincento de Zarzuela del Monte en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 512 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 28 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Monterrubio, Segovia, Lastras del Pozo, Valdeprados, Ituero y Lama, Vegas de Matute kaj Navas de San Antonio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kaj ĉefe la preĝejo de Sankta Vincento kun elstara mudeĥara absido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]