Zeĥarja (profeto)
Zeĥarja | |
---|---|
Biblia persono | |
![]() | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | judismo |
Okupo | profeto |
BIBLIAJ
MINORAJ PROFETOJ | |
“Zeĥarja” | |
epoko = 5-jarcento a. K. | |
nacio = hebrea vivante en Jerusalemo | |
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kaj ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj |
Zeĥarja (hebree: זְכַרְיָה, Zekharya/Zəḵaryā) signifas Javeo memoras.
Ĝi estas la nomo de unu el la minoraj profetoj kiu verkis la samnoman libron klasigitan unu el la profetaj libroj de la Malnova Testamento, hebrelingve diritaj 'Neviìm en la hebrea Biblio
Li vivis epoke de la posta ekzilo babilona kaj multe okupiĝis pri la rekonstruo de la Templo de Jerusalemo, detruita de babilona armeo.
Kiel la profeto Ezekielo, Zeĥarja havis sacerdotan devenon.
Zeĥarja estas kultata kiel sanktulo ĉe Katolika Eklezio kiu lin liturgie honoras la 6-an de septembro, kaj ĉe tiuj eklezioj kiuj konfesas la komunecon kun la sanktuloj.
Pri profeto Zeĥarja estas mencio en la bibliaj libroj de Ezra kaj Neĥemja.
Tiu profeto estas menciita ankaŭ ĉe Islamo kiel unu el tiuj profetoj kiuj antaŭis Mohamedon dum la islama tradicio igas lin entombigita en la Granda Moskeo de Halepo.
Notoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Profeto Zeĥrja en Vatikanaj muzeoj online
Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]
KOMUNA: [1]