Zeltornis
Zeltornis | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Zeltornis ("Zeltena birdo") estas formortinta genro de ardeoj. Ĝi enhavis ununuran specion, nome Zeltornis ginsburgi.
Zeltornis probable similis al modernaj noktardeoj, sed ĝi estis multe pli granda, stare 2 m alte kaj peza ĉirkaŭ 15 kg. Ties envergugro estis ĉirkaŭkalkulita je 2.50 m. Ĝi estas konata el ununura dekstra korakoido el kiu la dista parto mankas (kolekto de MNHN, nekatalogita). Tamen tiu parta osto estas sufiĉe distinga por loki la specion klare en la familio de Ardeeedoj. Precize ŝajnas ke ĝi plej proksime rilatis al noktardeoj, sed ĝi ne povis estis rekta praulo de nunaj specioj ĉar la moderna genro Nycticorax jam ekzistis en la Oligoceno.
Zeltornis ricevis nomon laŭ la monto Zelten en Libio, kie ĝi estis trovita.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Balouet, Jean Christophe (1981): Zeltornis ginsburgi, n.g. n.sp. (Ardeidae, Aves), Héron géant du Miocène inférieur du Djebel Zelten (Libye). Comptes Rendus des Séances de l'Académie des Sciences (Paris) 293: 235–239. [Article in French]
- Mlíkovský, Jiří (2003): Early Miocene birds of Djebel Zelten, Libya. Časopis Národního muzea, Řada přírodovědná (J. Nat. Mus., Nat. Hist. Ser.) 172: 114–120. PDF fulltext Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine