Zinka karbonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zinka karbonato
Kemia formulo
ZnCO3
Zinka karbonato
Plata kemia strukturo de la
zinka karbonato
Zinka karbonato
Tridimensia kemia strukturo de la zinka karbonato
Smitsonito, rara erco de zinka karbonato, kiu ricevis tian nomon en 1832 omaĝe al la mineralogo James Smithson (1765–1829), patrono de la Smitsona Instituto.[1]
Alternativa(j) nomo(j)
  • Karbonato de zinko
CAS-numero-kodo 3486-35-9
ChemSpider kodo 17943
PubChem-kodo 19005
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka, nebrulema, senodora solidaĵo
Molmaso 125,388g mol−1
Denseco 4,398 g/cm−3[2]
Bolpunkto 333,6°C [3][4]
Ekflama temperaturo 169,8°C [5][6]
Solvebleco Akvo:0,001 g/L
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe) [7][8]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H400, H410, H411, H413
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P273, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Zinka karbonato [kies molekula formulo estas ZnCO3] estas blanka, nebrulema, senodora kaj sengusta solidaĵo, nesolvebla en akvo kaj etanolo, kaj nature trovata tiel kiel la mineralo smitsonito. Zinka karbonato estas solvebla en amoniako kaj prepareblas per traktado de malvarmaj solvaĵoj de zinka sulfato kun kalia bikarbonato. Per varmigado ĝi iĝas en bazan zinkan karbonaton aŭ (Zn5(CO3)2(OH)6). Ĝi estas solvebla en diluitaj acidoj kaj natria hidroksido. Per 30% da hidrogena peroksido ĝi liberigas karbonan duoksidon kaj iĝas en peroksido.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de zinka karbonato per traktado de natria karbonato kun zinka nitrato:

zinka nitrato + natria karbonatozinka karbonato + 2 natria nitrato

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de zinka karbonato per traktado de kalia bikarbonato kun zinka sulfato:

zinka sulfato + 4 kalia bikarbonatozinka karbonato + kalia sulfato + kalia karbonato + 2 karbona duoksido + 2 akvo

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de zinka karbonato per traktado de karbona duoksido kun zinka oksido:

zinka oksido + karbona duoksidozinka karbonato

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de zinka karbonato per traktado de karbona duoksido kun zinka klorido:

zinka klorido + karbona duoksido + akvo zinka karbonato + 2 klorida acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]