Zitterklapfen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zitterklapfen
la monta silueto
monto
Alteco 2 403 m
Situo Vorarlbergo, Aŭstrio
Montaro Alpoj, parto fonta montaro de rivero Lech
Domino 6,7 km → Bratschenkopf
Elstareco 563 m ↓ Schadonapass
Geografia situo 47° 16′ N, 9° 58′ O (mapo)47.2680555555569.9702777777778Koordinatoj: 47° 16′ N, 9° 58′ O (mapo) f4
Zitterklapfen (Vorarlbergo)
Zitterklapfen (Vorarlbergo)
DEC
Zitterklapfen
Zitterklapfen
Situo de Zitterklapfen
Zitterklapfen (Aŭstrio)
Zitterklapfen (Aŭstrio)
DEC
Zitterklapfen
Zitterklapfen
Situo de Zitterklapfen
Map
Zitterklapfen
Unua grimpo 1878
vdr

Zitterklapfen (germane, prononco proksimume [Citrklapfn] respektive respektive en pli norda prononco [Citaklapfn]) estas siluete klare distingebla monto en la fonta montaro de rivero Lech, parto de la norda, kalka regiono de la Alpoj en Centra Eŭropo. Ĝi apartenas al la federacia lando Vorarlbergo de Aŭstrio. La monto altas 2403 metrojn kaj unuafoje grimpiĝis en 1878. La nomero "Zitter-" (la verbo "zittern" en la germana signifas "tremi") laŭdire devenas de la tremado de la en la supra, seka montoparto tre magraj kaj forte vente movataj arboj - la nomero "Klapfen" en la loka lingvaĵo signifas "roka kapo".

Eblas grimpi la montopinton de nordo ekde la lokoj Au respektive Schoppernau tra la kabano Bergkristallhütte, aŭ de sudo tra la loko Buchboden en la valo Großes Walsertal. La grimpo de nordo, la komenca punkto 1 600 metrojn super la marnivelo, laŭdire estas pli interesa kaj aventurema, parte proksima de krutaj deklivoj, kaj daŭru 4,5 ĝis 6 horojn. La grimpo de sudo, ne tiom kutima, laŭdire estas pli rutina kaj daŭru 3,5 ĝis 5 horojn. Supre impresas panorama vidaĵo de la tuta fonta montaro de rivero Lech.

montodekliva paŝtejo


360-grada montopinta panoramo sur la monto Zitterklapfen
360-grada montopinta panoramo sur la monto Zitterklapfen