Zmrzlé pleso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zmrzlé pleso
lago
Situo En Altaj Tatroj en Ťažká valo
Speco de la lago glacia
Ĉefaj elfluoj Ťažký potok (Malfacila torento)
Setlejoj Tatranská Javorina
Landoj de la baseno Slovakio
Datenoj
Koordinatoj 49° 10′ 50″ N, 20° 6′ 0″ O (mapo)49.18055555555620.11774Koordinatoj: 49° 10′ 50″ N, 20° 6′ 0″ O (mapo)
Zmrzlé pleso (Slovakio)
Zmrzlé pleso (Slovakio)
DEC
Zmrzlé pleso
Zmrzlé pleso
Map
Zmrzlé pleso
Supermara alteco 1 774 m
Surfaca areo 2,19 haf5
Maksimuma longo 285 mf6
Maksimuma larĝo 172 mf7
Maksimuma profundo 9,9 mf10
vdr
Zmrzlé pleso somere

Zmrzlé pleso (slovake: “frostinta lago”) estas montlago, havas areon de 2,19 ha kaj maksimuman profundecon de 9,9 m. Ĝi kuŝas 1762 m s.m. en supra parto de Malfacila valo en Altaj Tatroj en Slovakio en distrikto Poprad. Je la bildo estas rigardo de Rysy.

Akva reĝimo[redakti | redakti fonton]

El lago elfluas al nordoriento Malfacila torento tra sojleto al Malfacila lago, kiu kuŝas en la suba parto de valo. Ĉirkauaĵo de lago estas ŝtonoza - kovrita per rokaj alŝutaĵoj. Sub ili laakvo enlfluas en lago. Rektan enfluon la lago ne havas.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Oriente de lago en kelkaj ŝtupoj leviĝas montadorso kun roka turo Kačacia veža, kiu estas kunigita per montdorso kun Malý Ganek kun fama norda muro por montgrimpado, Daŭrigas roka montdorso okcidenten tra Vysoka, Ťažký štít. Tie montdorso turniĝas norden tra selo Váha, Rysy,Male Rysy. Tie eliras branĉo kun Ťažka veža, kiu staras super la lago de nordo. Nordoriente estas elfluo de lago, tra sojlo en la pli suba parto de valo.

Aliro[redakti | redakti fonton]

La lago estas alirebla nur kun montara gvidanto de la montopasejo Váha de supro aŭ de subo de vilaĝoTatranská Javorina tra Bielovodská valo kaj poste preter Ťažký vodopád tra sojlo de Tažka valo, poste preter de Malfacila lago. La montirado de Javorina prenas 5 horoj.