Zoárd Geőcze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoárd Geőcze
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1873 (1873-08-23)
en Budapeŝto
Morto 26-an de novembro 1916 (1916-11-26) (43-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Parizo
Familio
Patro István Geőcze
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Zoárd Geőcze [gOce], laŭ hungarlingve kutima nomordo Geőcze Zoárd (erare Geöcze) estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szendrői.

Zoárd Geőcze

Zoárd Geőcze [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1873 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de novembro 1916 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoárd Geőcze frekventis mezlernejon, poste universitaton en sia naskiĝurbo. Li ekinstruis en fora urbo de Supra Hungarujo en 1896. Li akiris diplomon en la sekva jaro en la Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li instruis en alia fora urbo. En la studjaroj 1907 kaj 1910 helpe de stipendio li plulernis en Parizo. Li doktoriĝis en Sorbonne en 1910. En la sekva jaro li estis membro de "Société Mathématique de France" kaj li instruis plu en mezlernejo en Budapeŝto. En 1913 li estis nomumita privata profesoro. En la sekva jaro li soldatiĝis, en 1916 li vundiĝis, post monatoj li mortis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Folytonos rendszert képező görbék ívhosszáról (1904-05)
  • Quadrature des surfaces courbes (1907)
  • Théses présentées é la Faculté des Sciences de Paris (1909)
  • Recherches générales sur la quadrature des surfaces courbes (1910-1911)

Fontoj[redakti | redakti fonton]