Zoltán Bárdosi
Zoltán Bárdosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1934 en Szolnok |
Morto | 16-an de junio 2003 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Okupo | |
Okupo | kirurgo • anestezisto |
Zoltán Bárdosi [bArdoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bárdosi Zoltán estis hungara kirurgo, anestezisto.
Zoltán Bárdosi[1] naskiĝis la 17-an de julio 1934 en Szolnok, li mortis la 16-an de junio 2003 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zoltán Bárdosi maturiĝis en gimnazio en Gyöngyös en 1952, poste li studis 2 jarojn en Medicina Universitato de Debrecen, fine li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1958. Li kompletigis la diplomon per kirurgio en 1962, per anestezio post 4 jaroj. Post la unua diplomo li estis praktikanto en la kliniko en Budapeŝto, inter 1961–1974 asistanto, inter (1974–1985) lektoro. En hospitalo li estis altigita ĉefkuracisto en 1985, en la sekva jaro li kandidatiĝis (CSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1966, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1969 kaj 1971.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Összefüggések a gyomorrák kórelőzményének időtartama, a műtéti radikalitás és a túlélés között. (kunaŭtoro, 1964)
- A fej általános sebészeti szempontból jelentősebb betegségei. (studenta lernolibro, 1977)
- A műtét közbeni vérnyomás-változások és az általános érzéstelenítés összefüggései. (disertaĵo, 1985).