Zoltán Bókay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zoltán Bókay
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1885 (1885-09-09)
Morto 1-an de aprilo 1955 (1955-04-01) (69-jara)
Familio
Patro Árpád Bókay
Profesio
Profesio infankuracisto
Information icon.svg
vdr

Zoltán Bókay [bOkai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bókay Zoltán estis hungara infankuracisto, profesoro, framasono. Lia patro estis Árpád Bókay.

Zoltán Bókay [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1885 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de aprilo 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Bókay akiris kuracistan diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1908. Li restis samloke por instrui unu jaron, poste li laboris en hospitalo pri geinfanoj, kie laboris lia onklo János Bókay (kuracisto, 1822). En 1911 li aliĝis al loĝio Pátria. En 1916 li estis nomumita privata profesoro, en 1926 titulara eksterordinara profesoro. Inter 1918 kaj 1930 li laboris en kliniko en Budapeŝto, inter 1930 kaj 1947 li estis publika ordinara profesoro en Universitato de Debrecen, samtempe li estis klinikestro. En 1951 li revenis al Budapeŝto, kie li estis ĉefkuracisto en kliniko.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A gyermekorvoslás tankönyve (Lernolibro de la infankuracado), (1912, 1925)
  • A veleszületett szívbajok monográphiája esetek kapcsán (1913)
  • A gyermekorvostan története (1920)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.