Zoltán Bay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán BAY [baj], hungare Bay Zoltán estis hungara fizikisto, inventisto ano de Hungara Scienca Akademio.

Zoltán Bay
Memortabulo pri Zoltán Bay

Li naskiĝis en la tiama Gyulavári (nun parto de Gyula), en la 24-an de julio 1900, li mortis en Vaŝingtono, en la 4-an de oktobro 1992.

Kariero

Li frekventis la mezlernejon en Debrecen, kie li konatiĝis pri Lőrinc Szabó, Gyula Illyés, László Németh kaj Lajos Zilahy, tamen li interesiĝis ankaŭ pri Lóránd Eötvös. En Budapeŝto li frekventis universitaton, poste li laboris, kiel fizikisto kaj profesoro. En 1926 li ekhavis la plej altan gradon en la universitato. Poste li loĝis en Berlino 4 jarojn, kie vivis Max Planck, Albert Einstein, Erwin Schrödinger kaj Max von Laue. Li okupiĝis precipe pri atomoj de nitrogeno. Poste li havis profesoran postenon en Szeged, kie li konatiĝis kun Albert Szent-Györgyi. En 1936 li jam laboris en Budapeŝto. En 1944 li helpis la judojn. Post la 2-a mondmilito li estris grupon, kiu sukcese radaris la Lunon, spite tion, ke la Ruĝa Armeo forprenis ĉiujn ilojn. Tiam nova sciencobranĉo naskiĝis.

La sekva politika etoso baris laboradon de Bay, tial li migris al Usono, kie li estis profesoro en Vaŝingtono.