Zoltán Csáktornyai
Aspekto
| Zoltán Csáktornyai | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Csáktornyai Zoltán |
| Naskiĝo | 5-an de decembro 1886 en Budapeŝto |
| Morto | 26-an de marto 1921 (34-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 25-1-107 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo |
Zoltán Csáktornyai [ĉAktornjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáktornyai Zoltán estis hungara pentristo membro de Societo Szinyei Merse Pál.

Csáktornyai Zoltán [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1886 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de marto 1921 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csáktornyai Zoltán aĝis nur 16, kiam li iris al Artistkolonio (Nagybánya), kie li lernis de Béla Iványi-Grünwald. Inter 1906 kaj 1910 li studis en arta akademio de Parizo. Li vizitis ankaŭ Florencon. En 1911 li edziĝis kaj revenis al Nagybánya. Li ne batalis dum la 1-a mondmilito, nur li ricevis trejnadon. Li vizitis ankaŭ Artistkolonion de Kecskemét. Li pentradis precipe pejzaĝojn. Li ricevis premion en 1912. Li mortis tragike juna postlasanta vidvinon kun 2 idoj.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1906, 1912, 1913, 1917)
- Nagybánya (1912)
- Budapeŝto (1919, 1922)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Memportreto (1900-aj jaroj, vidu la supran bildon!)
- Nagybányai ház (ĉ. 1911, vidu la apudan bildon!)
- Nagybányai dombok (ĉ. 1911, vidu la suban bildon!)
- Asztalnál ülő emberek (1912)
- Uzsonnázók a kertben (1913)
- Őszi délután (1917)
- Monte Santo (1919)
- Este felé (1921)
- Parkban (1921)
- Parkrészlet
- Klastromrét
- En la pinarbaro (vidu la suban bildon!)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto
- [2] Arkivigite je 2018-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
-
En la pinarbaro
-
Montetoj ĉe Nagybánya


