Zoltán Gulyás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Gulyás
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1930 (1930-04-10)
en Budapeŝto
Morto 16-an de junio 2000 (2000-06-16) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Zoltán Gulyás [gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gulyás Zoltán estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Zoltán Gulyás[1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1930 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de junio 2000 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas la 16-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Gulyás maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1952. Post siaj studoj li laboris en pluraj ŝtataj entreprenoj. Li estis memservanto en rekonstruado de Pjongjango (1954-1956). Hejmenveninta li studis en majstrolernejo. Paŝo post paŝo li akiris pli altajn postenojn. Inter 1960-1968 li estis asistanto en la teknikuniversitato, poste li instruis jardekon en la majstra lernejo. En la jaroj 1963 kaj 1964 li studvojaĝis al Londono. En 1988 li pensiuliĝis. Li ricevis premion en 1962.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • medicina universitato (Pjongjango, 1955)
  • restoracieto en Hévíz (1966–69)
  • loĝdomo en Budapeŝto en la mezepoka kvartalo (1973–1974, kun Péter Reimholz)
  • lernejo en Révfülöp (1976–1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]