Zoltán Hegedűs (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán Hegedűs [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Zoltán estis hungara kemiisto.

Zoltán Hegedűs [1] Arkivigite je 2018-04-15 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de aprilo 1925 en Rumanio en Ocna Sugatag. Li mortis la 21-an de majo 1995 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Hegedűs apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato József en 1949. Post siaj studoj li eklaboris en fabriko de Csepel (distrikto), kie li laboris ĝismorte. Komence li laboris pli precize en laboratorio. En 1958 li estis nomumita laboratoriestro. Inter 1965 kaj 1972 li laboris en eksperimenta-esplora laborejo, poste en metalurgia esplora instituto. Li okupiĝis pri kemiaj aspektoj de la metalurgio.

En 1964 li kandidatiĝis en 1964, doktoriĝis en 1976, pensiuliĝis en 1986.

Elektitaj manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

  • Fémkohászat története (Historio de metalurgio)
  • Magyar kohászat története (Historio de hungara metalurgio)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.