Zoltán Tornallyay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Tornallyay
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de decembro 1882(nun 1882-12-20)
en Hungario Tornalja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 18-an de oktobro 1946
en Ĉeĥoslovakio Tornaľa (Ĉeĥoslovakio)
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Zoltán Tornallyay [tornajai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tornallyay Zoltán estis hungara arkitekto.

Loĝdomo fare de Zoltán Tornallyay

Zoltán Tornallyay[1] naskiĝis la 20-an de decembro 1882 en Tornalja, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tornaľa en Ĉeĥoslovakio), li mortis la 18-an de oktobro 1946 en la sama urbo jam kiel Tornaľa en Ĉeĥoslovakio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Tornallyay maturiĝis en gimnazio en Losonc en 1901, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1905. Liaj plej gravaj instruistoj estis Samu Pecz, Alajos Hauszmann kaj Frigyes Schulek. Inter 1905-1910 li estis asistanto en la universitato, poste li malfermis komunanan atelieron kun sia amiko. En 1908 li studvojaĝis al Italio, Svislando kaj Francio helpe de stipendio. En 1913 li estis ĉefarkitekto en konstruado de Kolonio Wekerle. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li hejmenvenis kaj okupiĝis pri la familia bieno, post jaroj ankaŭ pri arkitekturo. Pro Traktato de Trianon li iĝis ĉeĥoslovakiano. Li edziĝis en 1922, lia edzino naskis kvinfoje. Li havis postenojn en la hungara kalvinana eklezio. Depost la 2-a mondmilito pro Dekretoj de Beneš li iĝis senrajta kaj oni forprenis de li la bienon kaj domon.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • loĝdomo en Kolonio Wekerle (1913)
  • rekonstruado de kalvinana preĝejo en Tornaľa (1936–1937)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]