Zoologia ĝardeno de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo al la fazanejo

La Zoologia ĝardeno de Arnstadt (germane: Tierpark Fasanerie Arnstadt) troviĝas en romantika pejzaĝo en la suda parto de Arnstadt, Germanio. Ĝi estas 2,5 hektarojn granda kaj gastigas ĉirkaŭ 50 antaŭ ĉio enlandajn bestospeciojn. Tre proksime situas la ruinoj de la eksa Valpurgo-klostro. Dekstre de la ĉefa enirejo estas memorigŝtono por la poeto Valerius Wilhelm Neubeck.

Historio kaj perspektivoj[redakti | redakti fonton]

La fazanejo (Heimattierpark Fasanerie) malfermiĝis dimanĉe la 7-an de oktobro en 1956, nacia festotago de GDR, ja la horo 11:30.

En junio 1992 ekestris la bestoparkon la arnstadt-anino Annegret Voigt; ŝi posteulis s-on Dietrich Krone kiu ĉefis inter 1960 kaj 1991. En 1986 oni okazigis inter la 31.5. kaj la 1.6. la kvinan zoo-feston okaze de la 30-a datreveno malfermiĝa. Sur ĝia areo ja estas ankaŭ infana ludparko kaj herbejo por aranĝi festojn por la junuloj. Dum la lastaj jaroj la tuto plejparte renoviĝis. Estas projektita nova konstruo de la ĉirkaŭaĵo de la fazanoj. Estro de la bestoĝardeneto estas s-ro Maik Wedemann, posteulo de Wolfgang Büchner.

De januaro 1999 la zoo apartenas, kune kun la Kastela Muzeo (kun enkorpigita urbohistoria sekcio) kaj la urba biblioteko al kulturkooperativo Kulturbetrieb.

Dume en 2003 nur ĉirkaŭ 7000 vizitantojn la ĝardeno nombris, en 2012 ne malpli ol 22.456 homoj estis ĝiaj vizitantoj[1]

Bestaro[redakti | redakti fonton]

Inter la bestospecioj de la fazanejo indas mencii la jenajn: damao, muflono, pendventra porko, hejma kapro, ŝafo, azeno, lamo, poneo, kobajo, kuniklo, lemuredoj. En volieroj povas esti observataj multaj birdoj kaj kaptobirdoj. Fazenoj, kortbirdoj sed ankaŭ endanĝerigitaj bestoj kiel la eŭropa gufo havas sian hejmon ĉi tie.

Aranĝoj ĉiujaraj[redakti | redakti fonton]

En la zoo doniĝas regule multaj festoj kaj fariĝas specialaj aranĝoj. En la monato julio okazadas granda fazaneja festo kun fabelistoj, marioneta teatro kaj klaŭnaĵoj. Dum la paska tempo oni invitas la infanojn serĉi ĉie ajn sur la areo kaŝitajn paskajn ovojn.

La verda klasĉambro[redakti | redakti fonton]

Por lernantoj estas oferto de la "verda klasĉambro", kie ili lernas per tuŝado kaj praktikaj ekzercoj interesajn aferojn pri la naturo kaj ties faŭno. Ili estas prizorgitaj de la amikoj de la societo "Tierparkverein Arnstadt e.V.", fondita en 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thüringer Allgemeine de la 9-a de marto 2013, p. 1 (AR).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.