Zoran Žiletić
Zoran Žiletić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1933 en Beogrado |
Morto | 15-an de decembro 2013 (80-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | germanisto |
Zoran ŽILETIĆ (serbe: Зоран Жилетић; naskiĝinta la 14-an de oktobro 1933 en Belgrado, mortinta la 15-an de decembro 2013 samloke) estis jugoslava kaj serba filologo, profesoro kaj germanisto. Volego lia estis labori por interpopola repaciĝo en Eŭropo tuŝita de forpeloj post 1945.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post frekvento de lernejoj en Belgrado li tie ankaŭ finis studon de germanistiko. Poste li iĝis orda profesoro ĉe la Belgrada universitato kie li ankaŭ plurfoja estris la katedron. Inter 1944 kaj 1995 li deĵoris ĉe Eosteŭropa Instituto ene de Libera Universitato Berlino; tio eblis danke al stipendio je libera dispono donite fare de Alexander-von-Humboldt-fondaĵo.
Esplorkampoj
[redakti | redakti fonton]Žiletić okupiĝis pri mezeŭropa germana literaturo, komparo gramatika inter la ĝermanaj lingvoj, vortfarado, fonologio de la aktuala germana lingvo, historio de germanistiko de la 20-a jarcento. Krome li kontrastigis fenomenojn inter la germana kaj la serbokroata lingvoj. Historiscience kaj sociologie li jam frue interesiĝis pri setlado de germanlingvanoj sur la Balkana duoninsulo (ekz. en Vojvodino, Hungara reĝlando) kaj pri germanaj-jugoslavaj/serbaj rilatoj dum la 20-a jarcento. Per rekta parolado pri (intertempe kruela) forpelo de germanoj (1944–1950) disde ilia balkana patrujo li klopodis maltabuigi la tuton en Serbujo. Kontraŭe li strebis substreki la historia grava rolo de germana kulturo por naciiĝoj sur Balkana duoninsulo. Profesia retiriĝo okazis pro propra volo en 1998.
Menciindas ankaŭ lia skribo de lernolibro de la serbokroata por germanlingvanoj.
Membrecoj
[redakti | redakti fonton]- koresponda membro de la scienca komisiono de Leibniz-instituto por germana lingvo (IDS) je Mannheim
- koresponda membro de Sudeosteuropa societo je Munkeno
- estrarano de Instituto pri germanaj kulturo kaj historio de Sudorienta Eŭropo je Munkeno
- membro de la scienca komisiono de Centro malpor persekutado je Wiesbaden
- orda membro de Eŭropa akademio de sciencoj kaj artoj je Salzburg.
- kunfondinto kaj unua prezidanto de Societo pri serba-germana kunlaborado je Belgrado
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 2001: Verdienstorden der Bundesrepublik Deutschland|Verdienstordens der Bundesrepublik Deutschland am Bande
- 2007: ora meritpinglo de la Societo de danubŝvaboj en Usono
- 2011: aŭstra meritkruco Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (unuaklase)
- ora meritmedalo de Landsmannschaft der Donauschwaben de Supra Aŭstrio
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Gramatika nemačkog jezika, 1983, kun Jovan Đukanović
- kun Peter Rehder: Serbokroatisch spielend leicht: in 130 Lektionen, mit einem Grammatiküberblick und einem Wörterbuch Serbokroatisch-Deutsch, Deutsch-Serbokroatisch, eldonejo Nolit, Belgrado 1970 (lernolibro)
- Imenice i pridevi izvedeni sufiksima u novelama Mai und Beaflor i Koenigstochter von Frankreich. (sa osvrtom na prethodne hronoloske ravni). Filološki fakultet, 1973
- Die Geschichte der Donauschwaben in der Wojwodina. Zu ihrer Darstellung in Serbien und Deutschland. Ĉe: Südostdeutsche Vierteljahresblätter, 45-a jarkolekto, München 1996, p. 83-90.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stefan Sienerth: Interview mit Zoran Žiletić. Ĉe: Südostdeutsche Vierteljahresblätter, kajero 1, 2002
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stefan Barth: Nachruf auf Prof. Dr. Zoran Žiletić (1933-2013). Ĉe: Donauschwäbische Kulturstiftung, 28.12.2013 (nekrologo)
- Rosa Speidel: Zoran Ziletic: Ausgeglichener Geist und Tabu-Brecher. Ĉe: Donauschwäbische Kulturstiftung, 11.7.2011