Zorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zorn
Rivero
Lando Francio
Regionoj Loreno, Alzaco
Longo 102 km (63 mi)
Akvokolektejo 757 km² (75 700 ha)
Trafluo
 - mezproksima 7,41 /s
Vikimedia Komunejo: Zorn

La francia rivero Zorn fluas tra la nordo de Alzaco, kies akvo poste enfluas la riveron Moder, kaj de tie la Rejnon. Ĝi longas 102 km kaj havas akvosurfacon de 757 km2. En la valo de la rivero troviĝas interalie la urbo Saverne kaj fortikaĵoruinoj kiel tiu de Haut-Barr / Burg Hohbarr.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la rivero signifas "la fluanta", de la vortradiko prakelta "Sur", kiu signifas "flui". En antikvaj germanlingvaj dokumentoj la nomo skribiĝas "Sorne". En mapoj el la fino de la 18-a jarcento la nomo aperas en sia hodiaŭa formo. La "Z" venas de kuntiro de la artikolo "die", kiu en alzaca germana simple prononciĝas "d", kun la nomo, tiel ke ekestis vorto "d'Sorn" [prononcu dzorn], kiun propable iu germanlingva kartografo, demandinte alzacanon pri la nomo de la rivero, misskribis "Zorn" [prononcu tsorn] - la germana vorto por "kolero". La rivero Zorn do portas nomon kiu atribuas al ĝi iun fortan temperamenton kiun ĝi tute ne havas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]