Saltu al enhavo

Zuŭara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zuŭara
urbo
havenurbo
municipality of Libya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 80 310  (2004) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 56′ N, 12° 5′ O (mapo)32.93333333333312.083333333333Koordinatoj: 32° 56′ N, 12° 5′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Zuŭara (Libio)
Zuŭara (Libio)
DEC
Situo de Zuŭara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zuwara [+]
vdr

Zuŭara (arabe: زوارة; tamaziĥte: ⵜⴰⵎⵓⵔⵜ ⵏ ⵡⴰⵜ ⵡⵉⵍⵍⵓⵍ (Tamurt n Wat Willul)), estas havenurbo en nordokcidento de Libio, kun ĉ. 45 000 loĝantoj. La urbo situas 108 km okcidente de Tripolo kaj 60 km de la tunizia-libia limo. Ĝi estas administra centro de la distrikto An Nukat Al Ĥams.

La loĝantaro konsistas ĉefe el ibadioj, branĉo de la islamo. La loĝantaro ĉefe parolas la zenatian lingvon, unu el la berberaj lingvoj.

La urbon unuafoje menciis Leo Africanus. En kataluna vellibro aperas ĝi kiel Punta dar Zoyara en 1375.

Ekonomio kaj trafiko

[redakti | redakti fonton]

Zuara estis iam la ĉefa stacio de la fervoja linio el Tripolo. La arte konstruita haveno de la urbo ofertas konvenan protekton por la motorizitaj fiŝkaptaj ŝipoj. La greno, daktilo, kaj esparta ligeo estas lokaj produktaĵoj.