Zur wahren Eintracht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La loĝion ZUR WAHREN EINTRACHT (esperante: En vera konkordo) fondis dek kvin membroj de la framasona loĝio Zur gekrönten Hoffnung la 12-an de marto 1781 en Vieno. Ĝia unua prezidanto estis la kortega kuracisto Ignaz Fischer. La 9-an de marto 1782 lin sekvis Ignaz von Born, kiu aliĝintis en la fondojaro. Born faris el Zur wahren Eintracht eminentulan loĝion kun scienca pezocentro samkiel centron de la Viena ordeno de iluminatoj.

Apartaĵo de la loĝio estis, ke ĝi publikigis prelegojn de siaj anoj kiel Fizikaj laboroj de la Konkordaj Amikoj en Vieno - inter 1783 kaj 1788 aperis sep eldonoj. La loĝio disponis pri propra biblioteko kaj tenis kolekton de naturaĵoj fonditan de Born.

La 11-an de decembro 1785 Jozefo la 2-a ediktis la t.n. framasonan patenton, kiu limigis la nombron de loĝioj kaj postulis la oficialan anoncon de la membroj. Sekve la loĝioj Zu den drei Adlern, Zum Palmbaum, Zu den drei Feuern kaj Zur wahren Eintracht unuiĝis la 28-an de decembro 1785 al loĝio Zur Wahrheit, en kiu Born komence ankoraŭ prezidis, sed ĝi malfortiĝis pro kreskaj disputoj kaj formale dissolviĝis aprile 1789. En 1793 finfine sekvis la dissolviĝo de la restaj du Vienaj loĝioj, En 1795 Jozefo la 2-a malpermesis la framasonismon en la tuta monarkio.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La ĉeestolisto de la loĝio konserviĝis en la aŭstria ŝtata arkivo.

Inter la pli ol ducent anoj troviĝas elstaraj artistoj, sciencistoj kaj intelektuloj kiel la muzikistoj Joseph Haydn kaj Johann Holzer, la verkistoj Aloys Blumauer, Johann Baptist von Alxinger, Joseph Franz von Ratschky, Cornelius von Ayrenhoff, Johann Georg Schlosser, Johann Pezzl, Carl Leonhard Reinhold kaj Otto Heinrich von Gemmingen-Hornberg, la skulptisto Franz Anton von Zauner, la botanikisto Emmanuel von Canal, la mineralisto Carl Ludwig Giesecke, la justico- kaj administra reformisto Joseph von Sonnenfels, la diosciencisto Carl Wilhelm Hilchenbach kaj multaj aliaj. Angelo Soliman, la „altprinca negro“, tenis la postenon de la Prepara Frato, poste de la vicoceremoniestro.

Wolfgang Amadeus Mozart, membro de la loĝio Zur Wohlthätigkeit, ofte gastis ĉe la laboroj de la loĝio Zur wahren Eintracht kaj avancis kiel submajstro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Edith Rosenstrauch-Königsberg: Freimaurerei im Josephinischen Wien. Wien: Wilhelm Braumüller, 1975.
  • Hans-Josef Irmen: Die Protokolle der Wiener Freimaurerloge „Zur Wahren Eintracht“, 1781 - 1785. Frankfurt am Main [u.a.], 1994.
  • Heinz Schuler: Die St. Johannis-Freimaurerloge “Zur wahren Eintracht”. Die Mitglieder der Wiener Elite-Loge 1781 bis 1785., in: Genealogisches Jahrbuch 31 (1992), Neustadt/Aisch 1992, S. 5-41
  • Die Übungslogen der gerechten und vollkommenen Loge Zur wahren Eintracht im Orient zu Wien 1782-1785. Herausgegeben von Erich Lessing. Wien, Großloge von Österreich, 1984.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]