Bordelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bordelo en Ĉeĥio
Prostituitino en bordelo

Bordelo (el la latina bordellum)[1] estas domo aŭ parto de domo, aranĝita por la komerco per prostituado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Efezo, prostituo estis parto de la Afroditokulto. Daŭre ekzistas la ruinoj de la bordelo en la centro de la antikva urbo kaj la sagoj tienaj gravuritaj en la pavimo.

En Pompejo, ekzistas la restoj de bordelo, nomita Lupanar, elfosita el la cendroj de Vezuvio.

En Mezepoko, episkopoj reguligis la funkciadon de bordeloj.

Famiĝis la berlina bordelo Salon Kitty, kiu servis ankaŭ al spionado dum la nazia epoko (1933-1945).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Francisko Azorín bordelo estas Publikunejo. Diboĉejo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 38. Kaj li indikas etimologion el latina bordellum kaj tio el borda (domaĉo). Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]