Distrikto Ludwigslust

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La distrikto Ludwigslust ekzistis ĝis la 4-a de septembro 2011. Ekde tiam ĝi estas parto de nova distrikto Ludwigslust-Parchim. La sekva teksto ankoraŭ priskribas la historian teritorion:


Distrikto Ludwigslust
Origina nomo Landkreis Ludwigslust

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 130 455
Loĝdenso 52 loĝ./km²
Geografio
Areo 2,517 km² (251,7 ha)
Distrikto Ludwigslust sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Ludwigslust sur la mapo de Meklenburgo-Antaŭpomerio
Geografia situo 53° 19′ 48″ N, 11° 15′ 0″ O (mapo)53.3311.25Koordinatoj: 53° 19′ 48″ N, 11° 15′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Ludwigslust (Germanio)
Distrikto Ludwigslust (Germanio)
DEC
Distrikto Ludwigslust
Distrikto Ludwigslust
Situo de Distrikto Ludwigslust
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj LWL
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Ludwigslust [+]
vdr

La Distrikto Ludwigslust (germane: Landkreis) situis en la sudokcidento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Ludwigslust estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.517 km² loĝis 130.455 homoj; do meznombre 52 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Ludwigslust estas signita per 4.

Najbaraj distriktoj estis norde Nordokcidenta Meklenburgo (8) kaj la urbo Schwerin, oriente la distrikto Parchim (10), sudoriente la brandenburgia distrikto Prignitz, la malsuprasaksa distriktoj Lüchow-Dannenberg en la sudo, Lüneburg en la sudokcidento kaj Duklando Lauenburg en la okcidento.