Departementa domo (Sopron)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Departementa domo estas impona klasikisma historia monumento en Sopron, en la urbomezo laŭ placo. Kontraŭe situas Preĝejo Ĉieliro de Maria (Sopron). Depost ĉeso de la memstara departemento arĥivo funkcias en la konstruaĵo, nuntempe ankaŭ kelkaj ĉambroj apartenas al Distrikto Sopron.

Iama departementa domo en Sopron

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio Sopron ne estis ĉiam administra centro de departemento, ekzemple en Nemeskér funkciis longe, eĉ departementa domo estis konstruita inter 1716–1717. En Sopron la nun videbla departementa domo estis konstruita inter 1829 kaj 1834. En 1950 Sopron eterne perdis administradon pri la departemento, la ĉefa profilo de la konstruaĵo iĝis la arĥivo.

La kirko, skulptaĵo kaj departementa domo en Sopron
Vido al la departementa domo
Aerfoto pri la placo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa konstruaĵo situas laŭ trotuaro de historia placo, kies centro baroka skulptaĵo pri Sankta Triunuo altiĝas. La klasikisma domo formas L-majusklon. En mezo de la fasado la enirejo funkcias, tamen ĝi estas kovrita per arkadoj. Malantaŭ la enirejo estas ankaŭ koridoro al interna korto. En la fasado pli supre kun 4 kolonoj malfermita balkono etendiĝas. La plej supre timpano kun blazono estas videblaj. Alajos Stróbl kreis la blazonon en 1919.

Arĥivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1162 oni gardas tie dokumentojn. La plej grava dokumento estis skribita en 1525, kiam la reĝo malpermesis malkonstruon de apoteka domo en tiu ĉi placo. Tiu dokumento estas la plej malnova protekto pri historia monumento en Hungario.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.