Fulgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fulgo estas nigra polvoforma solidaĵo, konsistanta je 80 - 99,5 % el karbono.

Fulgo estas grava industria teknika produkto (industria fulgo), kiu estiĝas ĉe nekompleta forbrulo aŭ pirolizo de hidrogenkarbonoj en granda kvanto.

Fulgo povas aperi ankaŭ kiel nedezirinda produkto ĉe forbrula procezo kaj entenas surface sursorbitajn (adsorbitajn) oleaĵojn kaj pirolizajn produktojn. Tiu fulgo kaŭzas pruvite kanceron, firmiginte per ofte aperantaj policiklaj aromataĵoj. (dizela fulgo)

Produktado[redakti | redakti fonton]

La plej grava procezo (dismonde 98%) de la industria fulgo estas la Furnace-procezo aŭ brulkamera procezo.

Ĉe tiu procezo, oni produktas en brulkamero (angle Furnace) vermegan gason de 1200 ĝis 1800 °C per forbruligo de tergaso. En tiun varmegan gason oni alŝprucas krudmaterialojn, plej ofte aromat-riĉajn karbon- kaj naftodevenan fulgooleon. Per la nekompleta forbruliĝo kaj la termika malkombino (pirolizo) de la fulga krudmaterialo estiĝas fulgo. Post certa restada tempo, la proceza miksaĵo estas malvarmigita per akvoalŝpruco kaj la fulgo estas apartigita en tubaj filtriloj. La brulkamero funkcias daŭre dum la tuta jaro ("7 x 24"/semajno).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Fulgo konsistas el la plaj malgrandaj, kugloformaj korpuskloj, kiuj kunkreskas al ĉenoformaj agregatoj, al t.n. nanokorpetoj, kiuj grandas inter milion-ono kaj 100 milion-ono milimetrojn – tio estas, ili estas 1.000-one pli malgrandaj ol diametro de haro. Oni povas do reguli, difini la grajnograndon en la proceso.

La specifa surfaco de fulgopartikulo estas ĉirkaŭ 10–1000 m2/g. Oni sukcesis per nanostrukturigo optimumi la tri plej gravajn grajnograndojn de la aŭtopneŭoj (rulkontraŭstaro, akvoglita rezisto kaj defrotado). Industria fulgo hodiaŭ jam pintoteknikaĵo!

Por la aŭtopneŭoj ekzistas ĉirkaŭ 40 diversaj fulgotipoj, kiuj donas al la gumo specifajn ecojn. Internacie oni ofte klasifikas la normajn fulgojn laŭ la usona ASTM-normoj. En la areo de KSŜ oni uzas la GOST-normojn.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Industria fulgo uzatas super 90% kiel plenigaĵo en la gumoindustrio (ĉefe pneŭoj). Krom tio ĝi uzatas kiel nigra pigmento por presejkoloroj, tuĉoj, lakoj, kolorigo de plastoj (precipe kiel UV-protekto), same kiel en la elektroindustrio kiel materialo por elektrodoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]