Golgota kapelo (Kaposvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golgota kapelo
Golgota kapelo en Kaposvár
Golgota kapelo en Kaposvár
kapelo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kaposvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Dato de konsekro 1893
Arkitektura priskribo
Konstruado 1892–1893
Specifo
Enhaveco 80 sidlokoj, 50 starlokoj
Ligiloj
vdr

La golgota kapelo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Kaposvár, en loĝkvartalo Donner.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua golgota kapelo de Kaposvár estis konstruita en alia loko, sed en 1891 oni malkonstruis ĝin. La nun videbla kapelo estis konstruita en la jaroj 1892 kaj 1893. Sakristio estis alkonstruita en 1925, samtempe interne galerio por koruso. Malpli grandaj renovigaj laboroj okazis en 1928, 1930, 1938, la lasta en 2015. Ĝis 1947 tiu kapelo estis la sola katolika domo en tiu ĉi loĝkvartalo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kapelo kun la golgota vojo situas sola en tre granda korto, tamen en la korto multe da arboj kreskas. Larĝa vojo kuras al la kapelo, kies fasado estas simetria kaj klasikisma. Meze funkcias la enirejo kaj la plej supre la turo altiĝas. La navo finiĝas en oklatera absido. Antaŭ la fasado la 3 golgotaj krucoj altiĝas, sed en la korto estas videblaj ĉiuj 14 stacioj de la kruca vojo. Ili estis skulptitaj el taksusoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]