Kalvinana preĝejo (Ajka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Ajka
Kalvinana preĝejo de Ajka
Kalvinana preĝejo de Ajka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ajka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Dato de konsekro 1783
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17821783
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Ajka (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj aperis la protestantaj religioj. En 1721 nur 2 homoj estis kalvinanoj en tiama vilaĝo Ajka, sed post la sekvaj jardekoj ili multobliĝis. Ili frekventis diservojn en la luterana kirko loke aŭ en aliaj vilaĝoj. Depost 1781 laŭ leĝo de la hungara parlamento oni permesis konstrui reformaciajn kirkojn. Post kelkaj jaroj jam ekfunkciis la kalvinana preĝejo de Ajka. En 1842 fulmo detruis la tegmenton, sed poste ĝi estis rekonstruita. En 1882 kaj 1914 la konstruaĵo estis renovigita, en 1938 interne trakonstruita. La orgeno alvenis en 1938, ĝi estis renovigita en 1991. Dum la socialismo la kirko interne renoviĝis en 1976, ekstre en 1980.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en parko sur monteto, sed proksime estas ankaŭ la luterana kirko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, al kiu ŝtupoj kuras. La navo finiĝas en plurlatera absido.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.