Kastelo de Bük

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Bük (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Felsőbüki Nagy [felsObuki nadj] aŭ Kastelo de Szapáry [sapAri] estas historia monumento en Hungario, en urbo Bük.

Fasado de la kastelo en Bük
Aerfoto pri kastelo de Bük

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue estis tie nobeldomo el la 16-a jarcento, en 1696 ĝi estis barokigita kaj trakonstruita. El la 4 angulturoj restis nur unu. En la frua 19-a jarcento Pál Felsőbüki Nagy faris diversajn ŝanĝojn en la kastelo. Baldaŭ la novaj posedantoj estis diversaj familioj, ekde 1925 familio Szapáry. En 1949 la ŝtato forprenis la kastelon, poste ĝi estis oficejo de kolĥozo, ekde la 1960-aj jaroj hotelo. En 1994 la kastelo ne estis uzata, baldaŭ iu aĉetis ĝin.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa konstruaĵo kun mansardo situas sola en mezo de la urbo en parko. La konstruaĵo estas malsimetria. La kastelo havas 14 ĉambrojn, la ĉefĉambro estas ornamitaj la stukoj kaj reliefaj bildoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la historiaj priskriboj estis en la parko rojo kun fiŝlago, ili jam malaperis. Nuntempe strato tranĉas la parkon. La restinta parko estas protektata.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.