Pál Felsőbüki Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Felsőbüki Nagy
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1777 (1777-10-07)
en Fertőszentmiklós
Morto 26-an de marto 1857 (1857-03-26) (79-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

FELSŐBÜKI NAGY Pál [pAl felŝObuki nadj], hungare Felsőbüki Nagy Pál, Esperante Paŭlo Felsőbüki Nagy estis politikisto kaj lingvisto naskiĝinta en Fertőszentmiklós, la 7-an de oktobro 1777 kaj mortinta en Vieno la 26-an de marto 1857.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pál Felsőbüki Nagy frekventis gimnazion en Sopron, poste akademion en Pozsony, fine en Pest (urbo) li iĝis advokato. Kiel nobelo, li bataladis kontraŭ Napoleono. Ekde 1807 li iĝis elstara parlamentano de la opozicio, kie li paroladis precipe por la hungara lingvo kaj por la servutuloj. Ekde 1830 li iĝis akademiano kaj neatendite komencis apogi la Habsburgojn, fine en 1840 li ĉesis la parlamentan laboron. Li mortis en Vieno, en la 26-an de marto 1857. La tombo troviĝas en Bük. Li estis framasono laŭ Magyar Katolikus Lexikon (Hungara Katolika Leksikono).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Idea (opinioj pri la hungara armeo) 1807
  • Por la poloj (paroladoj) 1833
  • Por la servutuloj 1835
  • Por la parollibero 1839

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]