Kastelo de Bonyhád

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Bonyhád (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Perczel) estas historia monumento, nuntempa biblioteko en Hungario, en urbo Bonyhád.

Kastelo en Bonyhád

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Perczel havis en Bonyhád aŭ en la ĉirkaŭaĵo plurajn kastelojn. Preciza dato pri la konstrujaro mankas informoj. En 1948 la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). Dum la socialismo en la kastelo orfejo funkciis, poste oni profitis ĝin por kulturaj celoj: ekde 1968 funkciis tie la distrikta eduka centro, muzika lernejo kaj distrikta bibloteko. Ekde 1980 la plena konstruaĵo apartenis al la biblioteko. Inter 1983-1986 la plena kastelo estis renovigita. En 2001 la biblioteko prenis la nomon Imre Solymár urba biblioteko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa konstruaĵo situas sola en parko. La kastelo formas U-majusklon. La fasado estas simetria, la meza parto reliefas kun la ĉefenirejo, pli supre timpano (arkitekturo) estas videbla.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas pejzaĝa parko. Antaŭ la ĉefenirejo fontano funkcias.

Fontoj[redakti | redakti fonton]