Kirlaparato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektra mana kirlaparato

Kirlaparatokirlilo[1] estas hejma ilo, destinita por kirli ovojn, prepari trinkaĵojn, ŝaŭmaĵojn, omletojn, likvan paston, pureon ktp. La kirlaparatoj estas grandaj kaj manaj (pli disvastigitaj mekanismoj).

La mana kirlaparato estas malgranda elektra ilo, adaptitaj por teni per unu mano. La korpon de la kirlaparato oni kutime faras el plasto, ene de kiu troviĝas elektromotoro kun reduktilo, kiu movas du ŝaŭmigiloj. Dum turniĝo iliaj padeloj moviĝas laŭ traiĝantaj trajektorioj. La kirlaparato plejkutime havas kelkajn eblajn rapidojn de la turniĝo de la motoro, aŭ senŝtupan agordadon.

Granda kirlaparato kun teknologio de planeda miksado

La granda kirlaparato havas bazon kun bovlo, super kiu estas instalita klapa aŭ demetebla konstrukciaĵo, simila al la mana kirlaparato (en kelkaj tipoj ĝi estas senmovebla, kaj la bovlo leviĝas pere de levilo). Kelkaj tipoj de la grandaj kirlaparatoj oni povas disigi de subtenaĵo kaj uzi kiel la manaj. La rotacia akso de surmetaĵoj estas delokigita rilate al centro de la bovlo, kaj egala miksado de entenaĵo de la bovlo estas atingata per ĝia turnado aŭ pere de teknologio de planeda miksado (plia turnado de surmetaĵoj rilate al centro de la bovlo).

La kirlaparaton oni ne devas konfuzi kun la miksaparato, kiu estas destinita ne por kirli, sed por dispecigi kaj estas provizita anstataŭ kirliloj per alaj tranĉiloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]