Korvalvo
En la koro estas kvar korvalvoj aŭ korklapoj, kiuj povas fermi la sangofluon inter la atrioj kaj la ventrikloj kaj inter la ventrikloj kaj la arterioj. La funkcio de la valvoj estas preventi la retrofluon de la sango. La valvoj konsistas el materialo de la endokardio, la plej interna tavolo de la korparieto.
La sonoj, kiujn la koro produktas, estas tiuj de la korvalvoj.
La korvalvoj
[redakti | redakti fonton]Valvo | Nombro de klapoj | Sangdeveno | Sangcelo |
---|---|---|---|
Trikuspida valvo | 3 | Dekstra atrio | Dekstra ventriklo |
Mitrala/bikuspida valvo | 2 | Maldekstra atrio | Maldekstra ventriklo |
Pulmarteria valvo | 3 | Dekstra ventriklo | Pulmarteria trunko |
Aorta valvo | 3 | Maldekstra ventriklo | Aorto |
Malsanoj
[redakti | redakti fonton]Stenozo
[redakti | redakti fonton]Stenozo[3] estas la mallarĝiĝo de valvo, kio limigas la fluon de sango tra la valvo. Tiu malsano povas esti denaska difekto aŭ kaŭzita de infekto,[4] tumoro aŭ brusta radiado por kancerotraktado.[5]
Regurgitado
[redakti | redakti fonton]Regurgitado estas la inversa fluo de sango tra valvo, kiam la valvo devus esti fermita por malebligi tian fluon. Tia inversa fluo reduktas la efikecon de la elĵeto de sango kaj pliigas la premon al la sangofonto, kio povas kaŭzi kongeston. En severaj kazoj povas okazi restrukturado de la koro, ekzemple hipertrofio, t.e. dikiĝo de la kormuskolo por daŭre atingi la necesan sangofluon antaŭen.[6][7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Heart Valves (angle). Cleveland Clinic. Alirita 2024-03-06 .
- ↑ Roles of Your Four Heart Valves (angle). American Heart Association. Alirita 2024-03-06 .
- ↑ Esperanta Medicina Vortaro de D-ro Josef Hradil (esperante). Alirita 2023-12-01 .
- ↑ Pulmonary Valve Stenosis (angle). American Heart Association. Alirita 2024-03-06 .
- ↑ Tricuspid Valve Stenosis (angle). American Heart Association. Alirita 2024-03-06 .
- ↑ Mitral Valve Regurgitation (angle). American Heart Association. Alirita 2024-03-06 .
- ↑ Aortic Valve Regurgitation (angle). American Heart Association. Alirita 2024-03-06 .