Preĝejo Ĉieliro de Maria (Tihany)
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria kaj Sankta Aignan | ||
---|---|---|
Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Aignan en Tihany
| ||
abatejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Tihany | |
Geografia situo | 46° 54′ 50″ N, 17° 53′ 22″ O (mapo)46.9138888917.88944444Koordinatoj: 46° 54′ 50″ N, 17° 53′ 22″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Veszprém (departemento) | |
diocezo | Veszprém | |
Dato de konsekro | 1763 | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1719–1754 | |
Specifo | ||
Longo | 46 m | |
Larĝo | 16 m | |
Alto | 35 m (ambaŭ turoj) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Benediktana preĝejo de Ĉieliro de Maria kaj Sankta Aignan estas romkatolika preĝejo kaj abatejo en Hungario, en Tihany, sur montopinto. La konstruaĵo estas Monumento historia kaj ĝi apartenas al la plej konataj religiaj konstruaĵoj kaj same al la plej vizitataj lokoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Andreo la 1-a fondis la abatejon en 1055. La fondinta reĝo estis tie entombigita en 1060. La fonda latina dokumento restis, en kiu ankaŭ hungaraj vortoj estas legeblaj. La tataroj ne invadis tiun lokon en 1242, tamen poste ankaŭ defenda fortikaĵo konstruiĝis. Pro la turkoj la abatejo estis forlasita en 1534 spite tion, ke la turkoj neniam povis okupi ĝin. La konstruaĵo servis nur la defendadon. La soldatoj redonis ĝin en 1674, poste incendio okazis en 1683. En 1702 ĉiuj defendaj muroj, kiel superfluaĵo estis detruitaj. En 1719 oni komencis rekonstrui pli novan preĝejon kaj monaĥejon, iom poste en 1763 denove incendio okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La 2 konstruaĵoj situas preskaŭ sur la montopinto. La monaĥejo formas U-majusklon, kin fermas la preĝejo, tiel interne estiĝis korto. La preĝejo havas 2 simetriajn turojn. Sub la unusola navo restis la origina subpreĝejo kun tombo de Andreo la 1-a. La abatejo estas kvadrata. Ekstere sur la fronto estas 2 skulptaĵoj pri Dipatrino kaj Sankta Aignan de 1754. La plej gravaj flankaj altaroj estas: Mariazell de 1762 kaj Koro de Jesuo el la 1760-aj jaroj. Károly Lotz, Bertalan Székely kaj aliaj pentris la bildojn en 1889. La nuna ĉefaltaro estas videbla ekde 1757, kie la bildo prezentas Sanktan Aignan. La orgeno estas aŭdebla ekde 1765.
Nuntempe parto de la monaĥejo estas muzeo. Károly Lotz kaj Lajos Deák-Ébner pentris la freskojn.
Kermesoj okazas en la 15-an de aŭgusto kaj en la 17-an de novembro.