Preĝejo Ĉieliro de Kristo (Balmazújváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Kristo en Balmazújváros
Malantaŭa parto de la kirko
Malantaŭa parto de la kirko
paroĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balmazújváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Debrecen
paroĥo loke
Dato de konsekro 1788
Konsekrinto Károly Eszterházy
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17811786
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Kristo estas katolika historia monumento en Hungario, en urbo Balmazújváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko funkciis jam kirko Sankta Mateo en 1337. La loĝantoj ĉirkaŭ 1550 prenis la kalvinismon, la restintaj katolikoj apartenis al Hajdúszoboszló. La kalvinanoj uzis la kirkon inter 1552 kaj 1660, poste la turkoj bruldetruis ĝin. Pli nova katolika preĝejo estis konstruita inter 1781-1786, sed la paroĥo estis refondita nur en 1814. La orgeno estis kreita en 1820, trakonstruita en 1930 kaj 1989. La kirko estis renovigita en 1986.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto en mezo de la urbo. En la korto ŝtona kruco kaj statuo pri Johano Nepomuko estas videblaj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Super la enirejo en la etaĝa alto fenestro estas videbla, flanke po 1 malplenaj niĉoj. Interne ĉe la altaro pentraĵo de en:Hubert Maurer prezentas Ĉieleniron de Kristo. La barokaj instalaĵoj estis kreitaj en la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la tago de Ĉieleniro de Kristo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.