Preĝejo Ĉieliro de Maria (Balatonfüred)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Balatonfüred-Balatonarács
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Balatonfüred-Balatonarács
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonfüred
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
dekanujo Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Balatonfüred, en kvartalo Arács (iam en memstara vilaĝo Balatonarács).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri kirko ĉirkaŭita kun tombejo en Arács en 1373. Inter 1700-1702 la kalvinanoj konstruis kirkon iom for, sed en la vilaĝo. En 1754 la katolikoj trude akiris ĝin kaj el tio oni konstruis la katolikan preĝejon en 1785 sub inspektorado de Károly Eszterházy. La orgeno estis aĉetita en Preĝejo Mario Magdaleno (Pásztó) en 1995. La preĝejo estis renovigita en 1997.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, de sed kaj la fasado, kaj la absido tuŝas la vojon. La fasado estas simetria kaj havas enmuritan pordon, pli supre fenestron, meze la kvadrata turo altiĝas, sed ne reliefas. La turpinto estas piramida. La absido estas rektangula kaj havas enirejon. La ĉefaltaro estas pli aĝa, ol mem la kirko almenaŭ duonjarcenton. Super la altaro estas videbla statuo pri Sankta Mikaelo, proksime statuoj pri Sankta Sebastiano kaj Sankta Vendelo, pli malsupre Sankta Jozefo kaj Sankta Anna. La mebloj estis faritaj el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.