Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Villány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Nomo de Sankta Maria
Paroĥa katolika preĝejo Nomo de Sankta Maria en Villány
Paroĥa katolika preĝejo Nomo de Sankta Maria en Villány
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Villány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Siklós
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 27 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Nomo de Sankta Maria (latine Regina Mundi) estas romkatolika historia monumento en urbo Villány.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumento katolika malfrugotika paroĥa preĝejo Sankta Petro jam ekzistis en 1333 en la iama Villány. Dum dominado de turkoj la komunumo senhomiĝis, la kirko estis detruita. En 1753 oni konstruis barokan kirkon el restaĵoj de preĝejo el la 15-a jarcento. Tio ne estas klara, ĉu tio estis la iama preĝejo Sankta Petro. En 1781 la kirko estis pligrandigita, samtempe turo estis konstruita. Intertempe ankaŭ la paroĥo estis refondita en 1776. La orgeno estis farita en 1939.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola inter arboj. La fasado estas simetria. En mezo de la fasado la turo reliefas kaj ambaŭflanke aliĝas al la navo per arkoj. Meze malsupre la enirejo funkcias, super la enirejo estas granda fenestro. En fino de la navo dekstre sakristio aliĝas. Fino de la navo estas plurlatera absido. La predikejo kaj 4 statuoj estis faritaj el la 18-a jarcento. La altara bildo estis pentrita de nekonata itala pentristo kaj prezentas Viziton de Maria.

Kermeso okazas en la 12-a de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.