Preĝejo Sankta Urbano (Szolnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa Preĝejo Sankta Urbano
Preĝejo Sankta Urbano en Szolnok-Szandaszőlős
Preĝejo Sankta Urbano en Szolnok-Szandaszőlős
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Vác
dekanujo Szolnok
paroĥo loke, sed la zorganto estas en Rákóczifalva
Dato de konsekro 1934
Konsekrinto Árpád István Hanauer
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Urbano estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Szolnok, en ekstera loĝkvartalo Szandaszőlős, kiu longe ne havis vilaĝan statuson. Ĝi apartenas al Szolnok ekde 1963. (Memoru: en la loknomo szőlős signifas proksimume vitejo, Urbano estas sanktulo de vitistoj.)

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kirko dediĉita al Sankta Kruco estis konstruita en 1854. La nun videbla kirketo dediĉita al Sankta Urbano konstruiĝis en 1911, en 1934 pligrandiĝis. La paroĥo estis fondita en 1951. Sakristio estis alkonstruita inter 1973-1981. Renovigaj laboroj okazis en 2001.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed en la korto estas videblaj kruco farita en 1889, malnova skulptaĵo pri Sankta Urbano (restaŭrita en 2001) kaj sonorilostablo. La fasado estas simetria kaj senornama, meze la enirejo funkcias. En la fasado estis metita memortabulo en 1922 pri falintoj de la 1-a mondmilito. Super la enirejo ciferoj montras la konstrujaron (1911). La plej supre elstaraĵo estas videbla, kies supro kruco situas. Interne la altara bildo prezentas Sanktan Urbanon kun traŭboj.

Kermeso okazas en la 25-an de majo aŭ en la proksima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.