Romkatolika preĝejo de Diósgyőr
Paroĥa preĝejo de Sankta Maria | |
---|---|
Romkatolika preĝejo de Diósgyőr
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Miskolc, iama komunumo Diósgyőr |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
Dato de konsekro | 1753 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko (laŭ nuna formo) |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Romkatolika preĝejo de Diósgyőr aŭ Preĝejo Nomo de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Miskolc, en loĝkvartalo Diósgyőr.
Historio[redakti | redakti fonton]
La preĝejo konstruiĝis dum la mezepoko. Ekde 1564 la kalvinanoj uzis ĝin. La romkatolika paroĥo refondiĝis en 1737. La preĝejo renoviĝis kaj barokiĝis inter 1743-1752.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo havas unu navon kaj unu turon. La eksteraj muroj restis gotikaj. La konstruaĵo interne havas 3 flankoaltarojn, predikejon kaj orgenon. Bildo de la ĉefaltaro prezentas Sanktan Marian kun krono kaj kun Jesuo, apude estas videblaj Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). En la preĝejo 2 skulptaĵoj pri Dipatrino estas videblaj, la unua pretiĝis el ligno el la 13-a jarcento. En la korto skulptaĵo pri Dipatrino troviĝas, antaŭ la preĝejo skulptaĵo pri Senmakula Koncipiĝo situas.
Kermeso okazas en la 12-an de septembro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio
- hungare
-
Malantaŭa parto de la preĝejo -
La ornama enirejo -
Interna parto -
Skulptaĵo en la korto -
Skulptaĵo antaŭ la preĝejo