Sekpruno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekprunoj en la centro de pluraj sekigitaj fruktoj.

Sekpruno, Seka prunoSekigita pruno, estas senakvigita pruno. Ĝi estas enkadrigita en la sekaj fruktoj, kvankam per si mem estas nur sekigita frukto, same kiel oni sekigas figojn, abrikotojn, persikojn, vinberojn, ktp. Ajnaj variaĵoj estas submeteblaj al la procezo de sekigo. Menciindas la sekprunoj de la usona ŝtato Kalifornio, kvankam ilia prilaborado kaj konsumo estas amplekse disvastigitaj en la tuta Mediteranea regiono.

Antikve la procezo estis sekigo per suna agado, kvankam aktuale oni enkondukis la mekanikan sekigon.

La sekprunoj elstaras pro la kvanto de fibro, mineraloj kaj kontraŭoksidigiloj kiujn ili enhavas, pro kio estas natura rimedo tre uzata por lukti kontraŭ neforta konstipo.