Hemoglobino
Aspekto
Hemoglobino estas la feroentena ruĝkolorigaĵo en la eritrocitoj de la vertebruloj. La hemoglobino konstruiĝas el kvar feroligaj hemoj kiel prosteta grupo kaj el globino kiel proteina parto.
Hemoglobino ebligas la transporton de oksigeno (O2, kaptita de la pulmoj aŭ brankoj dum enspiro de vertebruloj), al histoĉeloj, liverante al ili energion por la bonfunkcio de la organismo (Vd metabolismo-n). Aliflanke hemoglobino ebligas ankaŭ la transporton de karbona dioksido (CO2), produktita de tiaj ĉeloj, kiu estas emisiita al aero per la pulmoj aŭ brankoj dum elspiro.
Karakterizaĵoj de la hemoglobin-molekulo:
- globetforma proteino kun ekstrema solviĝemo
- afineco al oksigen-regula alostera proteino kun du formoj kiel
- - R (´relaxed´, oksigen-liga)
- - T (´tense´, karbondioksid-liga)
- ĝi konstruiĝas el 4 hemoj kaj 4 globinoj
- protekto de la 2-valora hem-fero kontraŭ la valorŝanĝo.
La hemoglobinurio estas la ĉeesto de libera hemoglobino en la urino kiel konsekvenco de intravaskula hemolizo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Strukturo de hemoglobino
-
Tridimensia strukturo de hemoglobino kun ĝia kvar hemoj (verdkoloraj)
-
Ĥemia formulo pri la hemo b
-
Vidigo de la du ligoj:
la oksigen-liga kaj la karbondioksid-liga: alproksimiĝas la feraj atomoj (ruĝaj sferoj) kaj la histidinoj (ruĝaj kvinlateroj) -
Kurbo montranta la eblecon de hemoglobino kapti la dioksigenon (O2)