Sterledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sterledo
Sterledo
Sterledo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Familio: Acipenseredoj Acipenseridae
Natura arealo  Tutjara  Formortinta
Natura arealo
  •  Tutjara
  •  Formortinta
  • Natura arealo
  •  Tutjara
  •  Formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Sterledo[1] (latine Acipenser ruthenus) estas fiŝo de la familio Acipenseredoj. Ĝia longo atingas 125 cm, pezo ĝis 16 kg.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Ekzistas populacioj de la basenoj de la riveroj Dnepro, Dono, Kubano, Uralo, Sura, supra kaj meza partoj de Kama.

    Sterledoj loĝas en la basenoj de la riveroj de la Nigra maro (inkluzive la Azovan maron) kaj la Kaspia maro, de Norda Dvina, Obo, Jenisejo, Pjasina, penetris en la basenojn de lagoj Ladoga kaj Onega.

    Sterledoj loĝas en nesala akvo, sed en Volgo kaj eble malsupraj partoj de aliaj grandaj sudaj riveroj loĝas (aŭ loĝis) populacioj, kiuj povas vivi ie ajn.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Inter aliaj Acipenseredoj elstarigas sterledon frua seksmaturiĝo: ĉe 4-5-jaraĝaj maskloj, ĉe 7-8-jaraĝaj femaloj. Oni frajdemetas 4 ĝis 140 mil ovojn. Frajdemetado ordinare okazas en majo, en fluejoj de supraj partoj de riveroj. Frajo estas tenaca, kaj sterledoj demetas ĝin sur ŝtonecan fundon. Frajo evoluas dum 4-5 tagoj.

    Plenkreskaj fiŝoj ordinare longas 40-60 cm kaj pezas 0,5-2 kg, malpli ofte ĝis 6-7 kg kaj malofte ĝis 16 kg.

    Konduto[redakti | redakti fonton]

    Sterledo manĝas plejparte ĉefundajn senvertebrulojn, volonte voras fiŝan frajon. En septembro ĝi kolektiĝas en profundaj lokoj de riveroj, kie pasigas tutan vintron en malmultemova stato, sen manĝi. Superreguligado de riveroj kutime plibonigas kondiĉojn por nutrado de sterledo, sed malbonigas cirkonstancojn por ties reproduktado. Sterledo vivas ne pli ol 30 jarojn.

    Kvanto[redakti | redakti fonton]

    En la baseno de la Nigra maro sterledo jam antaŭlonge malabundis. Nun apartaj fiŝoj fojfoje aperas en Dnepro kaj Dono. En Kubano ĝi verŝajne malaperis. En la baseno de la Kaspia maro, aparte en la baseno de Volgo, sterledo estas pli multenombra. En la 1950-1970-aj jaroj draste malkreskis kvanto de fiŝoj en la basenoj de meza kaj supra Kama, sed en la 1990-aj tendenco parte renversiĝis. Supozeble kaŭzis tion ĉesigo de lignoflosigado kaj malkresko de industria aktiveco, kio sekvigis malpliiĝon de akvopoluado. En la baseno de Sura, laŭ kelkaj fakuloj, loĝis aborigena populacio de sterledo, sed en 1969-1970 ĝi preskaŭ tute malaperis kaj dum sekvaj 15 jaroj renkontiĝis nur solaj ekzempleroj. En 1986-1987 oni registris alvenon de frajodemetontaj fiŝoj el Volgo, sed nun denove oni renkontas nur solajn ekzemplerojn. En la baseno de Uralo tiu ĉi genro maloftas, aparte en la teritorio de Rusio. Solaj fiŝoj renkonteblas en Orenburga provinco.

    Ĉefaj limigaj faktoroj estas: akvopoluado (sterledo estas tre sentema pri pureco de akvo kaj pri la nivelo de ĝia saturiĝo je oksigeno) kaj ŝtelkaptado. Malbone influas ankaŭ malprofundiĝo de riveroj.

    Enmetado[redakti | redakti fonton]

    Okazis laboroj pri enmetado de sterledoj en la kelkajn riverojn (ekzemple, Peĉoro, Nemano, Okcidenta Dvina, Onega, Amuro, Okao[2]) kaj en kelkajn akvorezervujojn.

    Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

    Sterledo estas konsiderata valora fiŝo, delicaĵo. Interalie ĝi estas uzata por preparado de fiŝrabotaĵo.

    Heraldiko[redakti | redakti fonton]

    Sterledon oni povas vidi en la blazonoj de kelkaj rusujaj urboj, inkluzive de Saratov, Ribinsko, Belozersko, Jejsko, Jejska distrikto, Caricino (nun Volgogrado).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Решетников Ю. С., Котляр А. Н., Расс Т. С., Шатуновский М. И. Пятиязычный словарь названий животных. Рыбы. Латинский, русский, английский, немецкий, французский. / под общей редакцией акад. В. Е. Соколова. — М.: Рус. яз., 1989. — С. 53. — 12 500 экз. — ISBN 5-200-00237-0. ruse
    2. В Оку выпустили 11540 мальков европейской стерляди ruse

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]