Tekilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj boteloj kun tekilo
La areoj kie tekilo estas produktata (malhelverda) kaj la areoj kie oni kultivas agavojn (helverda)

Tekilo (hispane tequila) estas speco de brando aŭ likvoro produktata ĉefe en la regiono Ĥalisko en Meksiko. Tekilo estas farata el la suko de speco de agavo (preciza nomo: Agavo Tekila Vebera Blua; Hispane: Agave Tequilana Weber Azul / (Caducifolia.ssp.tequilana.cv.azul)), kiu havas longajn kaj mallarĝajn foliojn kaj koloron blu-glaŭkan. La tekilo produktiĝas kiel Nomo de origino en la 5 meksikaj ŝtatoj Guanajuato, Michoacán, Tamaulipas, Nayarit kaj kompreneble en Jalisco. En la 4 aliaj ŝtatoj nur kelkaj komunumoj havas la rajton produkti tekilon.

Ekzistas multaj diversaj specoj de agavo. El kelkaj oni produktas fibrojn, kaj el aliaj alkoholaĵojn. Unue oni uzis por tiaj alkoholaĵoj la nomon meskalo, per vorto el la navatla lingvo (= "tio, kio estas kuirita") por la koro de la planto. Ĉe la alveno de la hispanoj al Meksiko oni komencis distili la meskalojn, kaj oni prenis la nomon "meskalo" por la trinkaĵo mem. Laŭ la paso de la jaroj oni komencis distingi la diversajn meskalojn laŭ deveno, kaj inter ili la plej fama estis la meskalo de Tekilo (urbeto el Jalisco), kaj poste ĝi eknomiĝis simple "tekilo".

La trinkaĵo povas nomiĝi tekilo nur se ĝi enhavas minimume 51 % da agavo. La plej puraj tekiloj enhavas 100 % da agavo. La miksitajn tekilojn oni miksas kun maizsiropo aŭ siropo de sukerkano. La produktistoj de la pura tekilo indikas tion sur la etikedoj ("100 % agavo") por havi plian argumenton ĉe la vendado.

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

Oni diferencigas 4 diversajn kategoriojn (laŭ Consejo Regulador del Tequila A.C.). Por la eksporto oni uzas anglajn, ene de Meksiko hispanajn nomojn:

  • silver; blanco: klara, travidebla tekilo. Post la distilado oni tuj enboteligas ĝin.
  • gold; jovenoro: kiel la klara Tekilo, nur oni farbas ĝin per siropo de sukerkano aŭ aliaj aldonaĵoj.
  • aged; reposado: Tekilo, kiu ripozis minimume du monatojn en bareloj el kverka ligno.
  • extra-aged; añejo: Tekilo, kiu ripozas minimue unu jaron en bareloj el kverko. La bareloj ne rajtas havi pli ol 600 litrojn.

Krome oni diferencigas du kvalitojn:

  • "Miksita", minimume 51 % de la sukero por la alkoholproduktado devenas de la blua agavo, la alia parto povas esti sukero el alia deveno, ĉefe sukerkano. La miksiktan tekilon oni rajtas meti en botelojn, sed ankaŭ en grandajn cisternojn. En la cisternoj ĝenerale la alkohola enhavo estas 55 %. Poste oni miksas kun akvo por redukti la alkoholon antaŭ la trinkado.
  • "100 % Agave azul" oni rajtas enmeti nur en botelojn. Ĉefe la ripozintaj tekiloj "reposado" kaj "añejo" havas striktajn kontrolojn.

Laŭ tiuj kategorioj la plej bona tekilo estas ekstra-aĝa 100-%-a tekilo de la blua agavo (Tequila añejo 100 % Agave azul).

Tradicie oni trinkas tekilon el glaseto nomata "ĉevaleto”, sed lastatempe oni kreis pokalon speciale fasonitan por plena ĝuado de la karakteroj de tiu ĉi trinkaĵo.

ZEO[redakti | redakti fonton]

Commons[redakti | redakti fonton]