Hamburgero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamburgero.

La hamburgero (ankaŭ konata kiel hakviandaĵo, burgero kaj hamburgaĵo - »viandbulko« signifus bulko el viando anstataŭe faruno) devene signifas formita hakviando. Signifis pri hakviando kiu estas plejparte viando kaj graso, kiu premiĝas (formiĝas kvarrande aŭ rondece) kaj kradrostiĝas aŭ fritiĝas. Fariĝas el la sama speco de hakviando ol aliaj hakviandaĵoj, ekzemple viandobuloj.

Tamen nuntempe la nomo ĉirkaŭmonde ankaŭ uziĝas al ne-viandaĵoj, ekzemple legomaĵoj, tofuaĵoj kaj fiŝaĵoj, kiu formiĝas kaj kuiriĝas samkiele ol la kutima speco. Ofte manĝiĝas per bulko de blanka faruno kaj sukero, sed multaj homoj manĝas per laktuka kovrilo anstataŭe, kaj la restaĵoj de antaŭtempa manĝo plejofte uziĝas senpane. La nomo taŭgas eĉ se nenia aliaĵoj ekzistas en la bulko, ekzemple tomatoj, ĉar vere nur signifas pri la formo de la viandaĵo. Angle, la nomo ankaŭ uziĝas al la restaĵoj de antaŭtempa manĝo eĉ se la viando aliformiĝas.

Plejofte la viando estas bovaĵa, ĉevalaĵa aŭ mikso kaj oni manĝas la viandon kun surmetaĵoj, ekzemple keĉapo (signifas: tomato, akvo kaj sukero), acida kremo, kaj mustardo. Ofte ankaŭ manĝiĝas kun terpomo'strioj (terpomfingroj).

Kiam oni diras »hamburgaĵo«, signifas oni pri la usona speco — viandaĵo kun blankfaruna bulko. La vorto »hakviandaĵo« plejofte bonsufiĉas anstataŭe, ĉar la ideo de la elpana kovraĵo ne gravas.

Nutroj el du vaste'ŝatataj hamburgaĵoj[redakti | redakti fonton]

Serva pezo (g) Kalorioj (kkal) Graso (g) Proteino (g) Karbonhidratoj (g) Kolesterolo (mg) Salo (mg)
Big Mac 219 600 33 25 50 85 1050
Whopper 291 700 42 31 52 85 1020

Ĉi faktoj ne samas inter landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]